Novaĵoj (Majo 19)

(GMT+08:00) 2020-05-19 15:28:41     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de majo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio anoncis konkretajn rimedojn por akceli tutmondan batalon kontraŭ la kronvirusa epidemio; La Nacia Komitato de la ĈPPKK kunvenos ekde la 21a de majo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde anoncis konkretajn rimedojn por akceli tutmondan batalon kontraŭ la kronvirusa epidemio, inkluzive liveri internacian helpon kaj fari la kontraŭkronvirusan vakcinon de la lando tutmonda publika bono, kiam ĝi estos disponebla.

Xi faris la anoncon, kiam li alparolis la malfermon de la 73a sesio de la Monda Asembleo pri Sano (MAS) per videoligo. Li anoncis, ke Ĉinio liveros 2 miliardojn da usonaj dolaroj dum du jaroj por helpi la respondon al la kronvirusa epidemio kaj socian kaj ekonomian disvolvadon en influitaj landoj, precipe evoluantaj landoj. Li diris, ke Ĉinio laboros kun la UN por starigi deponejon kaj centron de tutmonda humanitara reago en Ĉinio, certigi la funkciadon de kontraŭepidemiaj provizaj ĉenoj kaj nutri "verdajn koridorojn" por rapidaj transportado kaj eldoganigo.

Xi diris, ke krom tio, Ĉinio starigos kunlaboran mekanismon por parigi siajn hospitalojn kun 30 afrikaj hospitaloj kaj akceli la konstruadon de la sidejo de la Afrika Centro de Regado kaj Prevento de Malsanoj por helpi al la kontinento plialtigi sian kapablon en prevento kaj regado de malsanoj. Li diris, ke la ekspluatado kaj aranĝado de la kontraŭvirusaj vakcinoj en Ĉinio fariĝos tutmonda publika bono, kiam ili disponeblos. Li aldonis, ke tio estos la kontribuo de Ĉinio al certigo de akirebleco kaj eltenebleco de vakcinoj en evolulantaj landoj.

La 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) komencos sian jaran sesion en la 21a de majo. La decido estis adoptita en la kunveno de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco lunde en Pekino.

La proponita tagordo por la venonta jara sesio inkluzivas aŭskultadon kaj diskutadon pri raporto pri la laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK kaj raporton pri traktado de la proponoj de membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK post la antaŭa sesio.

Ĉeestantoj de la jara sesio de la Nacia Komitato de la ĈPPKK aŭskultos kaj diskutos ankaŭ raporton pri la laboro de la registaro kaj aliajn koncernajn raportojn kaj diskutos pri la projekto de civila kodo.

Ĉar temoj pri epidemio estis varme diskutataj en la ĉina socio, la Nacia Komitato de la ĈPPKK anoncis, ke ĝi ricevis preskaŭ 300 proponojn rilatajn al epidemia respondo el politikaj konsilantoj.

La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, kunvenis lunde en Pekino por preparo pri la venonta jarsesio de la NPK.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, prezidis la lundan kunvenon. Li diris en la ferma kunveno, ke la tria sesio de la 13a NPK estas grava kunveno en tempo, kiam la transmara situacio de la kronvirusa epidemio restas malgajiga kaj kompleksa, dum Ĉinio akiris gravajn strategiajn atingojn en bridado de la kronviruso.

Sukcesa okazigo de la sesio estos gravega por venki la negativan influon de la kronvirusa epidemio, certigi decidan venkon en la batalo kontraŭ malriĉeco kaj konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj. Li alvokis ĉiajn klopodojn por plenumi diversajn taskojn de la jara sesio dum adopto de efikaj preventaj kaj regadaj rimedoj.

La jara sesio de la NPK, post la prokrasto je pli ol du monatoj pro la epidemio, malfermiĝos la 22-an de majo. La 13-a NPK nun havas 2 957 deputitojn.

Leĝdonantoj lunde principe aprobis laborraporton de la Konstanta Komitato de la NPK, kaj komisiis al Li fari la raporton al la jara sesio de la NPK en la nomo de la komitato. Ili ankaŭ voĉdone aprobis projekton de la tagordo de la jara sesio de la NPK kaj projekton de nomlisto de la prezidio kaj ĝenerala sekretario de la sesio, kaj decidis submeti la projektojn al la prepara kunveno de la jara sesio por ekzameno.

Ĉina ministro pri komerco diris lunde, ke Ĉinio plu larĝigos merkatan aliron kaj malfermos sian servan sektoron, kio estas parto de klopodoj por konservi stabilecon de fremdlanda investo dum la kronvirusa pandemio.

Ministro pri komerco Zhong Shan diris en gazetara konferenco, ke la pandemio neeviteble portas defiojn al translanda investo, kaj Ĉinio prenos diversajn rimedojn por stabiligi fremdlandan investon.

Zhong diris, ke Ĉinio prenos stimulajn rimedojn por allogi eksterlandan investon en la centrajn kaj okcidentajn regionojn de la lando kaj ankaŭ la malnovajn industriajn bazojn en la nordorientaj regionoj, kiuj havas grandan disvolvan potencialon sub la helpo de registaraj subtenaj rimedoj. La lando vastigos amplekson de povaj liberkomercaj zonoj, donos al ili pli grandan aŭtonomecon en ilia reformo kaj plu akcelos konstruadon de liberkomerca haveno en la ĉina suda provinco Hainan.

Usona prezidento Donald Trump lunde publikigis leteron senditan al ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en sia Twitter-konto, minacante frostigi financadon al la MOS por ĉiam. Li diris, ke li rekonsideros usonan membrecon en la MOS. Li skribis en sia letero, "Se la organizo ne promesos fari gravajn esencajn plibonigojn en la venontaj 30 tagoj, mi faros mian portempan frostigon de la usona financado al la MOS konstanta kaj rekonsideros nian membrecon en la organizo."

Ĉina sendito lunde vokis al partioj en Sirio konstrueme partopreni en dialogoj por serĉi politikan solvadon de la krizo en la lando.

Yao Shaojun, ĉina aganta konstanta vicreprezentanto al la UN, diris, ke Ĉinio donis grandan gravecon al la alvokoj de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres kaj ĝia speciala sendito Geir Pedersen pri batalhalto en Sirio, kaj urĝas ĉiujn partiojn plifortigi reciprokan fidon, mildigi la situacion kaj kune kontraŭbatali la kronvirusan pandemion.

Li diris en virtuala kunveno de la Sekureca Konsilio, ke estas fenestro de oportuno por antaŭenigi inkluzivan dialogon kaj krei favorajn kondiĉojn por politika solvado. La siriaj partioj devas konstrueme kontakti unu alian kaj daŭrigi dialogon en la kadro de la Konstitucia Komitato. Li aldonis, ke la estonteco de Sirio devas esti decidita de la sirianoj mem sen alilanda enmiksiĝo, kaj la fundamento estas respekti kaj protekti la suverenecon kaj la teritorian integrecon de Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin