La atentindaj temoj de la du sesioj de Ĉinio en ŝlosila jaro 2020

(GMT+08:00) 2020-05-21 16:49:30     Redaktoro:Xiao


Ĉina plej alta politika konsilanto kaj la ĉina plej alta leĝdona instanco baldaŭ respektive komencos siajn jarajn sesiojn en tiu semajno, prokrastitajn je du monatoj post la regulaj datoj de la ŝlosila politika evento de Ĉinio pro la epidemio de Covid-19. La kronvirusa epidemio ankoraŭ disvastiĝas en Usono kaj aliaj partoj de la mondo, kaj nun unueco kaj kunlaboro, savado de vivoj kaj ekonomia renormaliĝo restas la plej urĝaj taskoj. Sukcesa okazigo de la sesioj estos gravegaj por venki la negativan influon de la kronvirusa epidemio, certigi decidan venkon en la batalo kontraŭ malriĉeco kaj finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj.

Tiu ĉi jaro markas la finan fazon de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj efektivigo de la 13a Kvinjara Plano. La mondo povas kompreni, kiel Ĉinio faros la laborplanon de la ŝlosila jaro kaj atingi ĝiajn celojn de disvolviĝo, dum efika traktado de la defioj el la kronviruso. Do en la du sesioj aperos multaj temoj koncernaj al konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj ankaŭ la batalo kontraŭ la epidemio, inkluzive de malriĉec-mildigo kaj altkvalita disvolvado, regula prevento kaj regado de la epidemio, renormaliĝo kaj disvolviĝo de la ekonomio kaj aliaj.

La publika sano sendube estos la plej atentita temo de la du sesioj, precipe la kursoj kaj spertoj konsistantaj el la batalo kontraŭ Covid-19 estos varme diskutitaj. Kelkaj partoprenantoj jam preparis la temon, kiel riparu la mankojn de la ĉefaj mekanismoj pri prevento kaj regado de la epidemio de la lando kaj la nacia sistemo pri la publiksano. Per malfacilaj klopodoj, Ĉinio atingis decidan rezulton en batalo kontraŭ Covid-19 por protekti la provincon Hubei kaj ĝian ĉefurbon Wuhan. La lando ankaŭ faris strategian paŝon por malhelpi disvastiĝon de la viruso. Ĝis la 20a de majo, La ĉina ĉeftero havas 82 965 kronvirusajn kazojn, el kiuj 1 708 estis importitaj. Entute 4 645 homoj mortis pro la malsano. Naciaj leĝdonantoj kaj politikaj konsilistoj diskutos pri kiel efektivigi ampleksan renormaliĝon de ekonomio kaj sociordo dum plenumado de regulaj rimedoj de prevento kaj regado de la epidemio.

La ĉefministro Li Keqiang donos raporton pri tona agado de la registaro al la 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso en ĝia malfermo por diskuto kaj aprobo, kiu kutime inkluzivas ekonomiajn celojn de la lando por la tuta jaro. La vortoj pri la celoj, ciferece aŭ priskribe, estos pli zorgema ol pasintaj jaroj, ĉar ĝi malkaŝos vidon pri kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo traktos la necertan estontecon kaŭzitan de Covid-19. En 2019, Ĉinio raportis kreskon de sia malneta enlanda produkto je 6,1 procentoj kaj plenumis la celon de 6 – 6.5 procentoj. Analizistoj atendas, ke ĉi-jara celo daŭre estos atingebla kaj efektivigos kreskon pli rapide ol aliaj ekonomioj. Antaŭ okazigo de la du sesioj, ĉinaj gvidantoj multfoje esprimis, ke la lando klopodos por atingi ĉi-jaran celon de ekonomia kaj socia disvolviĝo.

En tiu ĉi jaro Ĉinio klopodas por sukcesigi la celon de nuligo de malriĉeco, ĉar la nacio eniris la novan epokon por realigi sian unuan centjaran celon por finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj en 2020. Ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio fine de 2012, la lando atingis gravan progreson en redukto de malriĉeco. Pli ol 93 milionoj da vilaĝanoj estis eligitaj el malriĉeco dum sep jaroj. Nun ankoraŭ estis 5,51 milionoj da malriĉuloj ĝis fino de la pasinta jaro. La epidemio de Covid-19 aldonis defiojn al la laboro, kaj nun restas nur duona jaro. Sed tio ne malhelpos la decidon de la lando por realigi la malriĉ-reduktan celon. Tio devas esti zorgema, ke plejparto el la restaj malriĉuloj estas maljunuloj, neplenaĝuloj, kaj tiuj, kiuj estis influitaj de gravaj malsanoj aŭ handikapoj. Ili jam aliĝis al la socia helpo, tamen ili ankoraŭ ne povas sukcese iri el malriĉeco. La du sesioj kunigos saĝon de naciaj leĝdonantoj kaj politikaj konsilistoj pri kiel plenumi la mision por mildigi la absolutan malriĉecon kaj eviti revenon de tiuj, kiuj estis levitaj el malriĉeco.

La labora raporto de la registaro kutime fiksos celojn por ŝlosilaj indikoj pri ekonomio, inkluzive de laborpostenoj, inflacio kaj fiska deficito. La dungado ĉiam estos la grava temo en la tagordo. Konsiderante la defiojn en 2020, stabila labormerkato estos grava ilo por plibonigi makroregadon por konservi bonan ekonomian fundamenton. Lastatempe oficialaj donitaĵoj montris, ke la labormerkato de Ĉinio daŭre estos stabila, tamen ankoraŭ renkontos premon. La senlabora procento en urbo atingis 6%, kiu jam superis la celon de 5,5% en 2019. La registaro jam prenis rimedojn por malhelpi amasan maldungadon per fiksa, mona, asekureca kaj aliaj politikoj. La du sesioj atendas plu detalojn kaj rimedojn por certigi dungadon kaj vivtenon de homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin