Rilatoj inter Ĉinio kaj Usono troviĝas en grava momento, kunlaboro estas ununura ĝusta elekto

(GMT+08:00) 2020-05-22 10:21:58     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde vespere en la gazetara konferenco de la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) , proparolanto Zhang Yesui diris responde al demandoj de raportistoj, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Usono troviĝas en grava momento. La historio montris, ke kunlaboro profitigas la du landojn, dum batalo vundas ambaŭ flankojn. Kunlaboro estas ununura ĝusta elekto.

Zhang diris, ke kiel la plej granda evoluanta lando kaj plej granda evoluinta lando, kaj la unuaj du ekonomioj de la mondo, Ĉinio kaj Usono havas tre striktajn rilatojn en ekonomiaj kaj komercaj kontaktoj kaj interŝanĝoj de popoloj, kaj la du landoj havas vastajn komunajn interesojn.

Zhang emfazis, ke stabilaj kaj evoluantaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al bazaj interesoj de la du popoloj, kaj ankaŭ la generala atendo de la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin