Inaŭguriĝis jara sesio de ĉina plej alta leĝdona instanco

(GMT+08:00) 2020-05-22 09:37:25     Redaktoro:祃璟琳

Vendrede en Pekino la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) okazigas sian malferman kunvenon vendrede matene en Pekino.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestas la malferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino. 2 897 reprezentantoj ĉeestas la inaŭguron, konforme al leĝdifinita nombro.

Influate de la epidemio, estas la unua prokrasto de la jara sesio post 22 jaroj. En la inaŭguro, ĉeestantoj unue silente esprimis funebron pri martiroj en la batalo kontraŭ la nova kronviruso, kaj viktimoj de la viruso.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang raportas al la sesio laboron de la registaro kaj prezentis proponojn de la kurantjara laboro al la sesio.

La sesio ankaŭ adoptos la skizan projekton de la unua civila kodo de Ĉinio kaj la decidan skizon pri establo kaj perfektigo de leĝsistemoj kaj plenuma mekanismo de Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekto de ŝtata sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin