Politika konsilanto emfazas gravecon de kultura kaj institucia forto en batalo kontraŭ kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-22 13:45:48     Redaktoro:祃璟琳

Ĉefa medicina fakulo diris ĵaŭde, ke ĉina kulturo vere respektanta sanon kaj vivojn de la popolo, sistemo pri certigo de la solidareco de la tuta socio, kaj ĉiam kreskanta nacia forto estis ŝlosilo por efika bridado de la kronvirusa epidemio.

Wang Chen, prezidanto de la Ĉina Akademio de Medicinaj Sciencoj, faris la rimarkojn kiel membro de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de la lando, flanke de ĝia jara sesio, kiu komenciĝis ĵaŭde.

Wang diris, ke ĉina kulturo alte respektas sanon kaj vivojn de la popolo kaj tiaj valoroj enkorpiĝis en la komuna vivsava agado de la publiko, rezoluteco en politik-farado kaj profesieco de medicinaj laborantoj, kiuj ĉiam pretas servi al la popolo. Ĉinio havas sistemon por certigi, ke kiam estas gravaj malfaciloj kaj defioj, homoj povas solidariĝi kiel unu por venki malfacilojn. Sub tia sistemo, la lando povas amasigi rimedojn kaj mobilizi diversajn fortojn por trakti severajn defiojn. Li diris, ke ankaŭ la nacia forto rimarkinde grandigita dum la pasintaj 70 jaroj ludis gravan rolon en bridado de la epidemio.

Wang, ankaŭ fama specialisto pri spirado kaj vicprezidanto de la Ĉina Akademio pri Inĝenierio, kune kun aliaj ĉefaj specialistoj gvidis la kontraŭvirusan laboron en la grave trafita urbo Wuhan ekde februaro. Li aldonis, "Kiel frontliniaj laborantoj, ni vere povas senti la forton de nia kulturo, nia sistemo kaj nia nacio, kiuj helpis meti solidan fundamenton por gajni la batalon kontraŭ la epidemio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin