Kalumnio de iu kontraŭ MOS estas makulo por si mem

(GMT+08:00) 2020-05-24 18:20:06     Redaktoro:Xiao

Tiuj, kiuj faris kalumnion kontraŭ la Monda Organizo pri Sano, nur metas la makulon sur ili mem, dimanĉe posttagmeze ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la gazetara konferenco dum la 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso en Pekino.

Pri la internacia pozicio de la MOS kaj takso de la historio, personoj, kiuj klare vidas la fakton, havas justan konkludon, kio ne estos ŝanĝita nur pro malŝato de iuj landoj, Wang tiel diris.

Kiel speciala agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj, la MOS ludas kernan rolon en kunordigado de mondaj publiksanaj aferoj, Wang rimarkis.

Faktoj jam pruvis, ke tiuj landoj, kiuj atentas kaj sekvas konsilojn de la MOS, bone regi la viruson meze de la pandemio, sed tiuj, kiuj ignoras aŭ malakceptas la konsilojn, pagas pezan prezon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin