"Politika viruso" por ataki kaj kalumnii Ĉinion disvastiĝas en Usono

(GMT+08:00) 2020-05-24 19:19:28     Redaktoro:Xiao

"Politika viruso" por ataki kaj kalumnii Ĉinion disvastiĝas en Usono. Tion diris ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe en gazetara konferenco.

Iuj politikistoj ignoris la bazajn faktojn kaj faris sennombrajn mensogojn kaj konspirajn teoriojn pri Ĉinio. Tiaj mensogoj lastatempe estis kompilitaj en liston kaj publikigitaj en la interreto, Wang aldonis.

"Ju pli longa la listo estas, des pli malalten la mensoguloj pretas iri kaj des pli da makuloj ili restigos en la historio," Wang diris.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin