Xi Jinping partoprenis en la diskuto de delegacio de Hubei-provinco

(GMT+08:00) 2020-05-24 20:01:09     Redaktoro:Xiao

Dimanĉe posttagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis en la diskuto de delegacio de Hubei-provinco dum la 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso en Pekino.

Kiel ni ĉiuj scias, la unua epidemia raporto de la nova kronviruso venis el Hubei-provinco. Sub gvido de ĉina prezidanto Xi Jinping, danke al ampleksaj kaj rigoraj rimedoj prenitaj de la registaro kaj la solidareco de la tuta lando, en la pasintaj tri monatoj, la prevento kaj regado de la pandemio gajnis grandan sukceson. Ĉinio sukcese bridis la epidemion. Komence de marto, prezidanto Xi faris inspektvojaĝon al Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin