Novaĵoj (Majo 26)

(GMT+08:00) 2020-05-26 20:16:37     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 26a de majo, marde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio fortigos sistemon pri publika sano por pli bone protekti vivojn de la popolo; Ĉinio urĝas Usonon plenumi siajn obligaciojn al traktato pri malpermeso de nuklea provo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio intensigos klopodojn al konstruado de pli forta protekt-reto en la kampo de publika sano por pli bone protekti la vivon kaj sanon de la popolo, sekve de la transiĝo de la lando al regulaj prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio.

Dimanĉe, ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis fortigi la protekt-reton de publika sano dum partopreno en diskuto en la jara sesio de la nacia leĝdona instanco kun leĝdonantoj el la ĉina centra provinco Hubei, lastatempe grave trafita de la epidemio.

Xi diris, ke la sistemo de Ĉinio pri publika sana kaj medicina servo ludis siajn ŝlosilajn rolojn por trakti la epidemion, sed ankaŭ iuj malfortaj ĉeneroj kaj nesufiĉecoj montriĝis. Li urĝis rapidajn klopodojn por ripari ilin. Li emfazis reformi sistemon de prevento kaj regado de malsanoj, levi la kapablojn de epidemia monitorado, frua averto kaj krizokaza respondo, perfektigi la kuracan sistemon pri gravaj epidemioj, kaj plibonigi leĝojn kaj regulojn pri publika sano.

La ĉina plej alta leĝdona instanco resumis sian laboron dum la pasinta jaro en la jara laborraporto transdonita lunde. La raporto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) estis farita de la prezidanto de la komitato Li Zhanshu en la tria sesio de la 13a NKP.

La Konstanta Komitato de la NPK ekzamenis 48 leĝprojektojn kaj decidojn kaj adoptis 34 el ili, inkluzive de kvin novaj leĝoj, 17 revizioj de ekzistantaj leĝoj kaj 12 decidoj pri juraj demandoj kaj gravaj demandoj pasintjare.

Li diris, ke la plej alta leĝdona instanco aŭskultis kaj ekzamenis 39 raportojn, inspektis la plenumadon de ses leĝoj kaj aprobis kvin duflankajn traktatojn. La raporto ankaŭ rimarkigis, ke la Konstanta Komitato de la NPK ekzamenis 38 leĝprojektojn koncernajn al entute 282 nomumoj aŭ eksigoj de oficialuloj de ŝtataj organoj.

Laŭ la raporto, entute 1 995 administraj regularoj, lokaj regularoj kaj juĝaj interpretoj kaj 33 lokaj leĝoj de la specialaj administraciaj regionoj (SAR) estis ricevitaj kaj registritaj por ekzameno de la plej alta leĝdona instanco en 2019. La komitato ankaŭ faris ekzamenojn laŭ petoj de civitanoj kaj organizoj, entute 138 ricevitaj en 2019.

La plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio lunde okazigis videokonferencon dum sia jara sesio. Wang Yang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), ĉeestis la kunvenon. Dek du membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK parolis en la kunveno.

Politika konsilanto Huang Luqi emfazis la gravan rolon de tradicia ĉina medicino en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano. Huang vokis konstrui platformojn por esplorado pri kombino de tradicia ĉina medicino kaj okcidenta medicino por prevento kaj regado de infektaj malsanoj.

Zhou Hanmin sugestis profundigi reformon, plifortigi interregionan konsiliĝon kaj kunlaboron, akceli integriĝon de metropolaj regionoj, optimumigi disvolvan medion de gravaj urboj kaj plialtigi kapablon de urba administrado.

Yan Xiaopei proponis la inkluzivon de internacia scienca kaj teknologia kunlaboro sub la iniciato Zono kaj Vojo en rilatajn naciajn planojn por la periodo inter 2021 kaj 2025.

Politika konsilanto Liu Bingjiang diris, ke pli da laboroj devas esti faritaj por altigi la nivelon de koncentriĝo de ŝlosilaj industrioj en la delto de la rivero Yangzio, la delto de Perla Rivero kaj la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei, kaj limigi la totalan karb-konsumon en tiuj regionoj.

La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj lunde urĝis Usonon plenumi siajn promesojn en la Traktato pri Ampleksa Malpermeso de Nuklea Provo kaj labori pli multe por helpi protekton de la internacia nuklea malarmado kaj nuklea ne-disvastiga sistemo.

Proparolanto Zhao Lijian diris, ke kvin nukleaj potencoj, inkluzive de Usono, ĉiuj subskribis la traktaton kaj promesis ĉesigi nuklean provon.

Zhao diris, ke Usono estas la lando kun la plej granda nombro de nukleaj provoj. Ĉinio urĝas Usonon plenumi siajn obligaciojn, observi siajn promesojn, serioze protekti la celojn de la traktato, kaj labori pli multe por helpi protekton de la internacia nuklea malarmado kaj nuklea ne-disvastiga sistemo. Li avertis Usonon ne iri plu sur la vojo, kiu malhelpas tutmondan strategian stabilecon.

Fremdlandaj fakuloj diris, ke leĝdoni pri nacia sekureco por la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) estas grava klopodo por protekti nacian sekurecon kaj certigi la longtempajn stabilecon kaj prosperon de Honkongo.

Projekto de decido pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenuma mekanismo por la HSAR por protekti nacian sekurecon estas diskutata en la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK).

Proparolanto de la kamboĝa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Koy Kuong diris, ke Kamboĝo ĉiam persistas pri la politiko de unu Ĉinio kaj konsideras aferojn de la HSAR kiel internajn aferojn de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke la projekto de decido, kun la konsidero protekti nacian sekurecon kaj suverenecon laŭ la ĉina konstitucio kaj la Baza Leĝo de Honkongo, estas la suverena rajto de Ĉinio kiel sendependa lando. Li aldonis, ke estas la deziro de Kamboĝo vidi, ke la HSAR daŭre ĝuu progreson kaj prosperon en paco, stabileco, harmonio kaj liberiĝo de fremdlanda interveno.

Gerishon Ikiara, klerulo el la Universitato de Najrobio, diris, ke leĝdono por protekto de nacia sekureco apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio. La lastatempa perforto en Honkongo rivelis truojn en ĝia leĝa sistemo kaj la mankon de efikaj leĝplenumaj mekanismoj por konservado de nacia sekureco.

La Monda Organizo pri Sano (MOS) lunde avertis, ke landoj, en kiuj malkreskas kronvirusaj infektoj, ankoraŭ povas alfronti "tujan duan kulminon", se ili tro frue malstreĉos rimedojn al haltigo de la epidemio.

Estro pri krizokazaĵoj de la MOS, D-ro Mike Ryan, diris en interreta informado, ke la mondo ankoraŭ estas en la mezo de la unua ondo de la kronvirusa eksplodo, kaj kvankam kazoj malpliiĝas en multaj landoj, ili ankoraŭ pliiĝas en Centra kaj Suda Ameriko, Sud-Azio kaj Afriko.

Ryan diris, ke epidemioj ofte okazas kun kelkaj ondoj, kio signifas, ke la epidemio eble eksplodos denove ĉi-jare en lokoj, kie la unua ondo falis. Estas ankaŭ la ebleco, ke la procento de infektado pli rapide plialtiĝos, se rimedoj por haltigo de la unua ondo estos nuligitaj tro frue.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin