Parolado de Xi dum du sesioj enkorpigas penson preni la popolon kiel la plej gravan

(GMT+08:00) 2020-05-27 20:41:48     Redaktoro:Pluveta

"La popolo estas la bazo kaj la sango de la Komunista Partio de Ĉinio." "Persistu en la penso preni la popolon kiel la plej gravan" …dum la du sesioj de Ĉinio ĉina prezidanto Xi Jinping multfoje parolis pri la temo, ke la popolo estas la plej grava, dum sia partopreno en kunvenoj de diversaj grupoj kaj komunikiĝo kun reprezetantoj kaj delegitoj, kaj la parolado de Xi enkorpigas la profundan simpation de la ĉina plej alta gvidanto al la popolo. Ankaŭ la frazo "La popolo estas la plej grava" fariĝis populara en kunvenejoj dum la du sesioj.

La kuranta jaro estas ne ordinara. Komence de la jaro la nova Ĉinio suferis la eventon de publika sano, kiu plej rapide disvastiĝis, infektis homojn en plej vasta ampleksto kaj estis plej malfacile preventata kaj regata post la fondiĝo de la nova Ĉinio. Post peniga strebado de la tuta lando Ĉinio gajnis gravan strategian frukton kontraŭ la epidemio nur post preskaŭ 3 monatoj. Dum la du sesioj prevento kaj rego de la epidemio kaj ekonomia disvolvo estas la plej atentataj temoj.

"Kio estas preni la popolo plej altan? Tiom da homoj laboris por unu malsanulo, kio vere enkorpigas pagi ĉion por savi unu homon," tion Xi esprimis en la diskutado de grupo el Interna Mogolio kaj la parolado estis vaste konsentata. Li menciis, ke intervjuate reprezentanto el Hubei-provinco konigis, ke en Hubei troviĝis pli ol 3 mil pli-ol-80-jaraĝaj pacientoj infektitaj de kronviruso, inter ili unu 87-jaraĝa maljunulo resaniĝis post zorgado de kuracistoj kaj flegistoj en kelkdek tagoj. Xi diris, ke tio profunde impresis lin. Li refoje emfazis efektivigi la penson preni la popolon kiel la plej gravan en diversaj decidoj, aranĝoj kaj realaj laboroj, kaj eksplikis la profundan enhavon de firma dependo de la popolo, kontinua dono de bonaĵoj al la popolo kaj fiksa baziĝo sur la popolo.

"Mi diris, ke vi reprezentas 60 milionojn da hubei-anoj, tial mi nepre vizitas vin." Prezidanto Xi aparte elmetis partoprenon en kunveno de la hubei-a grupo. Tio enkorpigas profundan zorgon de Xi pri la hubei-a popolo.

En la kunveno de la hubei-a grupo Xi substrekis, ke la nuna urĝa tasko por Hubei estas aranĝo de preventado kaj regado de la epidemio kaj disvolvo de ekonomio kaj socio.

Atakite de la epidemio estas la nuna grava tasko de la ĉina ekonomio "stabiligi ekonomian bazon kaj regi la limon de vivteno". En la kunveno de ekonomiaj rondoj kadre de la 3-a sesio de la 13-a Nacia Komitato de la ĈPPKK Xi analizis la situacion de la ĉina ekonomio kaj elstarajn avantaĝojn de Ĉinio, emfazis per rigardo ĉiuflanka, dialektita kaj longtempa analizi la nunan situacion de ekonomio kaj klopodi por en krizo kultivi novajn oportunojn kaj komenci novajn situaciojn en ŝanĝoj.

"Ni devas stari ĉe la ĝusta flanko de la historio". Tiu ĉi antaŭvidema juĝo kun alta celo de Xi enkorpigas neflekseble preni sur sin kreskadon de monda ekonomio kaj konstruadon de komunumo kun komuna estonto de la homaro.

"Akcelado de disvolvo de ekonomio kaj socio ĝisfunde celas kontentigi bezonon de la popolo pri bela vivo", "Ni plenumas unu post unu taskon, laboras jaron post jaro por ke la popolo vidu ŝanĝon kaj profitu de bonaĵo"…tiaj gvidoj kaj instruoj de Xi dum la du sesioj refoje atestis la disvolvan ideon, kiu prenas la popolon la plej gravan. Kiel diris Xi, la Komunista Partio de Ĉinio, kiu gvidis ĉinojn en revolucio, konstruado kaj reformado, ĝisfunde celas bonan vivon por la popolo, kaj tio estas neŝanĝebla antaŭ defioj kaj premoj malgraŭ kiom da kostoj kaj oferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin