Decido de NPK certigos stabilan kaj longedaŭran disvolvadon de "unu lando, du sistemoj"

(GMT+08:00) 2020-05-28 19:00:34     Redaktoro:Selena

Posttagmeze de la 28a de majo, la 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso adoptis decidon pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekto de nacia sekureco.

Ĉefministro Li Keqiang diris en gazetara konferenco post la ferma kunveno, ke la decido celas garantii stabilan kaj longedaŭran disvolvadon de "unu lando, du sistemoj" kaj konservi longtempan prosperon kaj stabilecon de Honkongo.

Li emfazis, ke la ĉina aŭtoritato plene kaj fidele efektivigas la principon "unu lando, du sistemoj" kaj altan aŭtonomecon de Honkongo kaj subtenas laŭleĝan regadon de la honkongaj registaro kaj administra ĉefo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin