Ĉinio prenos ĉiujn eblajn politikojn por stabiligi dungadon

(GMT+08:00) 2020-05-28 19:45:32     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde esprimis en gazetara konferenco post fermiĝo de la 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, ke la dungado estas la plej grava popola vivteno. Por stabiligi la dungadon, Ĉinio prenos ĉiujn eblajn politikojn kaj faros pli da investo en ĝi.

Li diris, ke ĉi-jare en Ĉinio aldoniĝis pli ol 9 milionoj da laboruloj kaj la urba enketita maldungiteco estis difinita je 6%. Por protekti la dungadon, Ĉinio permesas rimedojn pri redukto de lupago, subvencio de interezo, monhelpo, trejnado kaj aliaj. En la sekvaj du jaroj ĉirkaŭ 35 milionoj da homoj akceptos trejnadon. Samtempe la lando klopodos por krei pli multajn postenojn. Li diris, ke la registaro prenos specialan subtenon al la specialaj grupoj el diplomitoj kaj vilaĝaj laborantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin