Necesas plimalfermiĝi en la batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-28 19:58:28     Redaktoro:Selena
Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde diris, ke la venko por la batalo kontraŭ la epidemio bezonas stabiligi la industriajn ĉenojn kaj provizajn ĉenojn, antaŭenpuŝi la liberecon kaj oportunecon de komerco kaj investo.

La tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) fermiĝis en tiutaga posttagmezo. Li Keqiang diris, respondante al la demando de raportisto, ke la epidemio malmultigis la kunlaboron inter landoj kaj grave malprogresigis la mondan ekonomion. Ĉinio firme antaŭenpuŝas malfermon kaj volas kune kun la internacia komunumo gajni venkon en la batalo kontraŭ la epidemio sur la bazo de reciproka respekto kaj egaleco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin