Ĉina nacia leĝdona instanco komencis ferman kunvenon de jara sesio

(GMT+08:00) 2020-05-28 15:10:48     Redaktoro:Pluveta

La 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, komencis ferman kunvenon ĵaŭde posttagmeze.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestas la ferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Leĝdonantoj aprobis rezolucion pri la raporto de registara laboro en la kunveno. Plena teksto de la raporto estos publikigita de la novaĵ-agentejo Xinhua. La raporto farita de ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio klopodos por certigi la atingon de disvolvaj celoj gajni la batalon kontraŭ malriĉeco kaj finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj ĉi-jare.

Krome la leĝdonantoj ankaŭ adoptis la Civilan Kodon, kaj decidon de la NPK pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) por protekto de nacia sekureco.

Ĉi-jara sesio komenciĝis la 22an de majo, post prokrasto je pli ol du monatoj pro la kronvirusa pandemio.

Ĉefministro Li Keqiang respondos demandojn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj post la ferma kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin