Ĉina ĉefministro memfida pri atingo de disvolvaj celoj

(GMT+08:00) 2020-05-28 18:28:59     Redaktoro:Pluveta

Ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio povos plenumi la taskojn kaj celojn de la tuta jaro kaj fini la konstruadon de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Li diris en gazetara konferenco post la jara sesio de la nacia leĝdona instanco, "Ni plenforte klopodos por subteni la stabilan ekonomian kreskon de Ĉinio, kaj samtempe ni devas certigi, ke ĉiuj rimedoj prenitaj estas bone akomoditaj."

Li diris, ke la lando rezervas politikan spacon en la fiska, financa, socia sekureco kaj aliaj kampoj kaj estas en forta pozicio por rapide enkonduki novajn rimedojn, se la situacio bezonas tion. Li aldonis, ke estas tre grave subteni stabilan ekonomian disvolviĝon de Ĉinio. Li akcentis, ke konservi la ekonomiajn fundamentojn de Ĉinio stabilaj estos kontribuo al la tuta mondo kaj Ĉinio restos pozitiva forto akcelanta renormaliĝon kaj kreskon de la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin