Novaĵoj (Majo 28)

(GMT+08:00) 2020-05-28 19:23:43     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 28a de majo, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Finiĝis la 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio; Leĝdonantoj diskutis decidon pri nacisekureca leĝdono de Honkongo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, okazigis ferman kunvenon ĵaŭde posttagmeze. Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestas la ferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Leĝdonantoj aprobis rezolucion pri la raporto de registara laboro en la kunveno. Plena teksto de la raporto estos publikigita de la novaĵ-agentejo Xinhua. La raporto farita de ĉefministro.

Krome la leĝdonantoj ankaŭ adoptis la Civilan Kodon, kaj decidon de la NPK pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) por protekto de nacia sekureco.

La projekto de decido de la Nacia Popola Kongreso (NPK) pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) por protekto de nacia sekureco estis diskutata en la tria sesio de la 13a NPK. Leĝdonantoj promesis montri la decidon kaj rezolutecon de la ĉina popolo per siaj diskutoj kaj voĉdono pri la projekto de decido.

Meng Qinghai, vicdirektoro de Ĉina Asocio por Scienco kaj Teknologio, diris, ke estas nepra kaj urĝa afero establi kaj plibonigi tian sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn.

Long Zhuangwei, vicprezidanto de la Komitato pri Agrikulturaj kaj Kamparaj Aferoj de la NPK, diris, ke la decido pri leĝdono de la Konstanta Komitato de la NPK celas ŝtopi la leĝajn truojn de Honkongo en nacia sekureco.

Bai Chunli, prezidanto de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke la leĝdona decido estas tute racia kaj legitima, ĉar ĝi konformas al la Konstitucio de Ĉinio kaj la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), kaj helpos firmigi la leĝajn, sociajn kaj politikajn fundamentojn por "unu lando, du sistemoj". Bai aldonis, ke ĝi certe gajnos la subtenon de ĉiuj ĉinoj.

Yu Xiaoming, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Provinca Popola Kongreso de Shandong, diris, ke la movo protektas la konstitucian ordon de la HSAR starigitan per la Konstitucio de Ĉinio kaj la Baza Leĝo de la HSAR.

Jia Yu, ĝenerala prokuroro de la Provinca Popola Prokurorejo de Zhejiang, diris, ke plifortigita nacia sekureco liveros solidan fundamenton por prospero kaj stabileco de Honkongo.

Cally Kwong Mei-wan, deputito al la NPK el Honkongo, diris post la adopto de la decido, ke Honkongo ankoraŭ devas frue plenumi la postulon pri nacisekureca leĝdono kondiĉita de Artikolo 23 de la Baza Leĝo de la HSAR.

Ĉefsekretario pri administrado de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Matthew Cheung diris merkrede, ke alilandaj atakoj al la leĝdono de Honkongo pri nacia sekureco estas plena je "hipokriteco kaj duoblaj normoj".

Cheung emfazis en gazetara konferenco, ke gardi nacian sekurecon estas la komuna respondeco de la nacio kaj Honkongo. Nacia sekureco estas en la amplekso de la centraj aŭtoritatoj kaj leĝoj pri nacia sekureco estas adoptitaj sur la ŝtata nivelo en ĉiuj landoj de la mondo inkluzive de Usono. Cheung rifuzis alilandajn kritikojn al la projekto de decido de la nacia leĝdona instanco pri ellaborado de rilataj leĝoj por Honkongo. .

Cheung diris, ke la leĝdono celas plene efektivigi la principojn "unu lando, du sistemoj", "la honkonga popolo reganta Honkongon" kaj alta aŭtonomeco, kaj konservi kernajn valorojn de Honkongo kaj la decidajn faktorojn de ĝia sukceso.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio plene konsentas kaj alte aprezas la lastatempan pozitivan honkong-rilatan deklaron de Rusio, kiu estas forta ilustrado de la altnivelaj rusa-ĉinaj rilatoj.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis demandita pri komentoj de rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov marde. Lavrov diris, ke honkongaj aferoj apartenas al la enlandaj aferoj de Ĉinio, dum la minaco de Usono trudi sankciojn al Ĉinio plene eksponis ĝian senton de supereco kaj senpuneco, kio ne kondukas al efika dialogo inter Usono kaj Ĉinio pri aliaj aferoj.

La proparolanto diris, ke sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko daŭre disvolviĝis en sana kaj stabila maniero, kaj la du flankoj ĉiam firme subtenis unu la alian, precipe pri aferoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj.

La oficejo de komitato pri financa stabileco kaj disvolvado sub la Ŝtata Konsilio anoncis merkrede, ke Ĉinio baldaŭ enkondukos 11 rimedojn de financa reformo.

Laŭ la anonco, plibonigita stimulado kaj limiga mekanismo estos enkondukitaj por instigi al komercaj bankoj pli efike liveri financajn servojn al malgrandaj kaj miniaturaj entreprenoj. Bankoj estos taksitaj laŭ distribuado de kredito, efektivigo de reguligaj politikoj kaj novigado de produktoj kaj servoj kaj instigitaj liveri diferencajn prezojn en pruntedono al tiuj entreprenoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio aprezas la singardan sintenon de Francio al demandoj rilataj al la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), Li emfazis, ke honkongaj aferoj tute estas la internaj aferoj de Ĉinio kaj esperis, ke Francio konservos sian objektivan pozicion pri ĉi tiuj demandoj.

Marde en telefona konversacio kun Wang, Emmanuel Bonne, konsilisto pri eksterlandaj politikoj de franca prezidento, diris, ke Francio respektas la nacian suverenecon de Ĉinio kaj ne havas intencon interveni en aferojn de ĉina Honkongo. Bonne diris, ke Francio estas plene konscia pri la sensiveco de demandoj rilataj al Honkongo kaj esperas, ke ili solviĝos kadre de la principo "Unu Lando, Du Sistemoj".

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke la projekto de decido pri nacisekureca leĝdono de Honkongo konformas al la Konstitucio kaj la Baza Leĝo de Honkongo. Ĝi celas establi kaj plibonigi la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn por la HSAR por protekto de nacia sekureco.

Wang diris, ke la decido plenigos la leĝajn mankojn de Honkongo en nacia sekureco. Ĝi ne influos la altan aŭtonomecon en Honkongo, sed male, ĝi helpos antaŭenigi la principon "Unu Lando, Du Sistemoj" kaj garantii la interesojn de alilandaj investantoj. Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio subtenas la proponon de Francio pri okazigo de pintkunveno de la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin