Fokusoj de la Semajno (Maj. 29)

(GMT+08:00) 2020-05-29 14:05:54     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La 24an de majo la ĵurnalo New York Times aperigis specialan raporton "Nombro de mortoj en Usono estas proksima al 100 miloj – netakseblaj perdoj". Ĝi publikigis nomojn, aĝojn kaj statusojn de 1 000 mortintoj pro la kronvirusa malsano sur la fronta paĝo kaj 4 internaj paĝoĵ, dirante, ke ili estas ne nur nomoj en la listo, sed estis ankaŭ ni. La subtitolo de la raporto estas tiel emocia, ke homoj ne povas sin deteni de lamentado pri vundebleco de vivoj. Usona fakulo pri prevento de infektaj malsanoj Anthony S. Fauci insistis pri tio, ke la nombro estis multe subtaksita, ĉar multaj homoj infektitaj per la viruso mortis antaŭ ol iri al hospitaloj. Verŝajne, multaj vivoj ne estis enkalkulitaj dum la kaoso en Usono.

"Ĉiuj estas egalaj de post la naskiĝo", kaj tio estas komuna konsento de la nuna socio. Sed dum la kronvirusa krizo en Usono, la faktoj ne estas tiaj. La ĵurnalo New York Times raportis lastatempe, ke la kronviruso disvastiĝis en ĉirkaŭ 7 500 maljunulejoj en Usono, kaj almenaŭ 25 600 maljunuloj kaj laborantoj mortis. Rilataj kazoj okupas nur 10% de la tutlanda totalo, tamen la mortoj okupas trionon de la totalo.

La 20an de majo la usona revuo Time Weekly publikigis komenton de David Litt, verkisto de prelegoj de tiama prezidento Barack Obama. La artikolo diris, ke la profunda kialo, kiu kaŭzis vivpereon kaj senlaboriĝon de multaj homoj estas ne la malsukceso de la usona sistemo pri publika sano, sed tiu de la usona demokratia sistemo. Samtempe li levis la finan demandon, "La gvidantoj elektitaj de ni ignoris la volon de la popolo, pereigante usonanojn. Kial okazis tio en Usono kun la plej avantaĝa reĝimo de reprezenta registaro en la mondo?"

Dum la batalo de Ĉinio kontraŭ la kronvirusa epidemio, la provinco Hubei resanigis pli ol 3 600 maljunajn pacientojn en la aĝo de pli ol 80 jaroj, inkluzive de sep tiuj en la aĝo de pli ol cent jaroj. La vivo estas senpreza kaj la plej alta, kio enkorpiĝas en la konkretaj nombroj. Tio estas ne malplena slogano, sed respondeco plenuminda je ĉia kosto.

Lastatempe suspektata videaĵo laŭdire el virusa laboratorio en Wuhan estis disvastigita en la interreto. La brita ĵurnalo The Sunday Times raportis la 4an de majo, ke la videaĵo estis publikigita de brita pensfabriko, nomata societo Henry Jackson. La societo asertis, ke la Virusologia Instituto en Wuhan ne sekvis la fundamentan ordon de biologia sekureco dum traktado de potogena kronvirusa stamo, kio eble kaŭzis disvastiĝon de la viruso. Responde al ĉi-rilata demando, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke enketo montris, ke bildoj de la videaĵo venis de scienca dokumentfilmo Juneco en la Sovaĝejo. Ĝi estas kunigita per fragmentoj kaj havas neniun rilaton kun la Virusologia Instituto.

En junio de 2015, iu brita enketinstitucio pri publikaj interesoj publikigis 84-paĝan raporton, dirante, ke la societo Henry Jackson estis sub forta influo de iu usona mistera dekstrema kapital-forto. La 5an de februaro 2017, la brita ĵurnalo The Sunday Times eksponis, ke japana ambasadorejo en Britio ĉiumonate pagis 10 000 siterlingojn al la societo, ĉar ĉi-lasta helpis al Japanio fabriki misfamojn pri "minaco de Ĉinio" en Britio.

Ekde la kuranta jaro la tiel nomata pensfabriko kun suspektata financa fonto kaj kompleksa fono publikigis plurajn raportojn kun necedema sinteno kontraŭ Ĉinio, konforme al la starpunkto de iuj usonaj politikistoj.

La 8an de aprilo, la societo atribuis en sia raporto la perdojn de la monda ekonomio pro la kronvirusa epidemio al Ĉinio, asertante, ke Ĉinio devas respondeci pri la epidemio pro "sia malobservo de la Internacia Regularo pri Sano", kaj agitis Brition iniciati proceson kontraŭ Ĉinio kun postulo de rekompenso de 351 miliardoj da sterlingoj.

La societo dissemis diversajn pretekstojn kaj fabrikis famojn, imputante respondecon kaj perdojn de la kronvirusa epidemio al Ĉinio. Tiaj agoj tute senbazaj kaj malmoralaj sendube estis refutitaj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Proparolanto de la ministerio Hua Chunying levis la finan demandon "ĉu eblas tia proceso".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin