Novaĵoj (Majo 29)

(GMT+08:00) 2020-05-29 16:10:18     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 29a de majo, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi kuraĝigas sciencistojn grimpi sur la pinton de scienco kaj teknologio; la ĉina plej alta leĝdona instanco finis sian jaran sesion. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis leterojn de sinceraj salutoj al 25 reprezentantoj de sciencaj kaj teknologiaj laboristoj, inkluzive de Yuan Longping, Zhong Nanshan kaj Ye Peijian, okaze de la kvara Nacia Tago de Sciencaj kaj Teknologiaj Laboristoj.

Prezidanto Xi kuraĝigis sciencistojn kaj teknikistojn tra la lando konkeri ŝlosilajn kaj kernajn teknologiojn kaj fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn por konstrui Ĉinion en mondan potencon en scienco kaj teknologio.

La Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, finis sian jaran sesion ĵaŭde. Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj inkluzive de Li Keqiang, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng kaj Wang Qishan ĉeestis la ferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Li Zhanshu, plenuma prezidanto de la prezidio de la sesio, prezidis la kunvenon kun ĉeesto de preskaŭ 3 000 deputitoj al la NPK. Li diris dum parolado en la kunveno, ke gravaj strategiaj atingoj en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio en ĉirkaŭ tri monatoj pruvis grandan forton de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li diris, ke la Civila Kodo, la unua leĝo difinita kiel "kodo" de la Ĉina Popola Respubliko, estas mejloŝtona leĝdono por ampleksa antaŭenigo de la laŭleĝa regado de Ĉinio kaj plibonigo de la socialisma sistemo de leĝoj kun ĉinaj trajtoj.

Ĉinio ellaboros honkongajn leĝojn pri nacia sekureco, ĉar rilata decido estis adoptita de la nacia leĝdona instanco en ĵaŭdo. La decido ankaŭ permesos al naciaj sekurecaj organoj de la centra registaro starigi instituciojn en Honkongo, kiam tio estos bezonata.

Deputitoj al la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) aprobi la decidon per frakase grandega plimulto en voĉdono en la ferma kunveno de la jara sesio de la NPK.

La decido pri la NPK pri Starigo kaj Plibonigo de la Leĝa Sistemo kaj Leĝplenumaj Mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) por Protekto de Nacia Sekureco konsistas el enkonduko kaj sep artikoloj.

La enkonduko diras, ke la decido estis farita por protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, subteni kaj plibonigi la principon "unu lando, du sistemoj", konservi la longtempan prosperon kaj stabilecon de Honkongo, kaj garantii la leĝajn rajtojn kaj interesojn de honkongaj loĝantoj. .

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, diris, ke la decido servas al la fundamentaj interesoj de ĉiuj ĉinoj, inkluzive de honkongaj samlandanoj. Por la sekva paŝo, la NPK komisios al sia konstanta komitato ellabori leĝojn pri nacia sekureco por ke ili estu promulgitaj kaj plenumataj en Honkongo.

Ĉefadministranto de la HSAR, Carrie Lam, bonvenigis la movon kaj diris, ke la registaro de la HSAR plene kunlaboros kun la Konstanta Komitato de la NPK por fini koncernan leĝdonon kiel eble plej rapide.

Ĵaŭde, Lam partoprenis en publika kampanjo en Honkongo por subteni la leĝdonon pri nacia sekureco. Dum malpli ol kvin tagoj, pli ol 1,85 milionoj da honkongaj loĝantoj subskribis peticion subtenantan la leĝdonon.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de Ĉinio vendrede forte oponis la akton pri honkonga politiko de la usona Ŝtata Departemento, kiu asertas, ke la leĝo pri nacia sekureco por Honkongo subfosos la aŭtonomecon kaj liberecojn de Honkongo.

La registaro de la HSAR diris en deklaro, ke la akuzoj estas makulado kaj distordo de "Unu Lando, Du Sistemoj", kaj rimarkigis, ke la statuso de Honkongo kiel aparta dogana teritorio estas donita de neniu alia lando, sed de ĝia Baza Leĝo.

La ĵus adoptita Civila Kodo de Ĉinio denove montris la klopodon de la lando por plibonigo de la popola vivo per laŭleĝa regado.

Kiel la unua leĝo difinita kiel "kodo" en la Ĉina Popola Respubliko, la Civila Kodo estas palpebla leĝdono, kiu liveras konkretajn kaj efikajn respondojn al pliiĝantaj postuloj de la popolo pri pli bona vivo - sekureco, egaleco, digno, kaj multaj aliaj.

Krom ĝeneralaj kaj suplementaj kondiĉoj, la Civila Kodo inkluzivas ses partojn pri realaj rajtoj, kontraktoj, personecaj rajtoj, geedzeco kaj familio, heredado, kaj respondeco pri civila delikto.

Celante la realan vivon de la popolo, la Civila Kodo traktas modernajn kampojn, kiuj bezonas reguligon, inkluzive de novaj problemoj aperantaj en urbanizado, mediprotekto, apliko de teknologioj de artefarita intelekto kaj disvolviĝo de la cifereca ekonomio.

La leĝdono ankaŭ kontribuas al la tutmonda strebado por protekto de la rajtoj de homoj, ĉar la Civila Kodo disponigas leĝdonan referencon pri kiel antaŭenigi egalecon, justecon, dignon kaj ĉiujn rajtojn de ĉiuj homoj al serĉado de feliĉo.

Ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio atendas pozitivan ekonomian kreskon ĉi-jare, se la sekureco en ses ŝlosilaj kampoj estas certigita. La ses kampoj rilatas al sekureco de laborpostenoj, bazaj vivbezonoj, funkciado de merkataj entoj, sekureco de nutraĵo kaj energio, stabilaj industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj normala funkciado de baznivelaj registaroj.

Li emfazis klopodojn por konservi sekurecon en la unuaj tri kampoj, kiam li parolis en gazetara konferenco post la jara sesio de la nacia leĝdona instanco. Li diris, ke Ĉinio starigis neniun konkretan celon por ekonomia kresko ĉi-jare pro grandaj necertecoj. Anstataŭe, ĝi faris praktikajn planojn por certigi pli ol 9 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj, doni plenan ludadon al pli ol 100 milionoj da merkataj entoj kaj plibonigi la vivtenon de la popolo. Ne starigi konkretan celon por kresko de la malneta enlanda produkto ne signifas, ke ekonomia disvolviĝo ne gravas, Li diris, "Nia decido estas projektita por la ekonomia disvolviĝo por doni pli da realaj profitoj al nia popolo kaj ni volas akceli pli altkvalitan disvolviĝon."

Li diris, ke la politikoj kaj rimedoj estas projektitaj por havigi esencan helpon al entreprenoj kaj revigligi la merkatojn, kun aparta fokusiĝo al konservado de laborpostenoj kaj protektado de la popola vivteno anstataŭ entrepreni grandajn projektojn de infrastruktura konstruado. Ĉar granda ŝanĝiĝo okazis en la ekonomia strukturo de Ĉinio, kie la konsumado nun estas la ĉefa motoro de kreskado, kaj miniaturaj, malgrandaj kaj mezgrandaj kompanioj nun liveras pli ol 90% de ĉiuj laborpostenoj en Ĉinio.

La ĉefministro diris, ke konservi stabilajn ekonomiajn fundamentojn de Ĉinio kontribuos al la tuta mondo, kaj la lando restos pozitiva forto akcelanta renormaliĝon kaj kreskon de la monda ekonomio. Estas neeble, ke iu ajn lando realigu pluan disvolviĝon kun sia pordo fermita, kaj Ĉinio daŭrigos sian malferman politikon kaj neniam ŝancelos tiun ĉi promeson.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin