Internacia komunumo ĝenerale ne aprobis retiriĝon de Usono el organizoj

(GMT+08:00) 2020-06-01 21:11:17     Redaktoro:邱杰明

Lunde en Pekino, proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris, ke lastatempe Usono rompis siajn promesojn kaj ofte retiris sin el internaciaj organizoj. La internacia komunumo ĝenerale ne aprobis tion.

Laŭ raporto, en la 29a de majo en la gazetara konferenco de la Blanka Domo, usona prezidento Donald Trump diris, ke Usono ĉesigis rilatecon kun la Monda Organizo pri Sano, ĉar la lasta rifuzis ĝian postulon pri reformo. Zhao diris, ke lastatempe Usono sinsekve sin retiris el la Pariza Interkonsento, la Ampleksa Interkonsento pri Irana Nuklea Demando, Traktato de Ĉiel-malfermiĝo ktp. Tiuj ĉi agoj refoje malkaŝis la unuflankismon kaj potencan politikon de Usono.

Zhao diris, ke Ĉinio ludos sian rolon kiel respondeca lando kaj subtenos kiel antaŭe la Mondan Organizon pri Sano ludi sian rolon en la internacia kunlaboro de batalo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin