Novaĵoj (Junio 02)

(GMT+08:00) 2020-06-02 15:33:44     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 2a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi alvokis konstrui altkvalitan liberkomercan havenon en Hainan; ĉefministro Li emfazis, ke novaj fondusoj rekte profitigos entreprenojn kaj popolon. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Antaŭ nelonge ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis konstruadon de altkvalita kaj altnorma liberkomerca haveno en la ĉina suda provinco Hainan.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkon en sia instrukcio pri konstruado de la liberkomerca haveno Hainan. Li diris, ke la programo estas "grava strategia decido" farita de la Centra Komitato de la KPĈ por akceli novigan disvolviĝon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Xi, kiu anoncis la decidon konstrui Hainan en provan liberkomercan zonon dum vizito al la insulo en aprilo de 2018, ankaŭ emfazis la signifon de la programo por la reformo kaj malfermo de Ĉinio en la nova epoko.

Li akcentis, ke en la procezo de konstruado de la liberkomerca haveno, klopodoj devas esti faritaj por konformigi ĝin al altnivelaj internaciaj ekonomiaj kaj komercaj reguloj, faciligi liberan kaj oportunan fluadon de faktoroj de produktado kaj prioritatigi novigon de institucia integriĝo. Li alvokis, ke Hainan aktive agu en konstruado de la liberkomerca haveno kaj koncernaj departementoj de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la ŝtato subtenu "aŭdacajn reformojn kaj novigojn" en la provinco.

Ĉinaj aŭtoritatoj lunde publikigis ĝeneralan planon pri la liberkomerca haveno Hainan, kiu celas konstrui la sudan insulan provincon en monde influan altnivelan liberkomercan havenon antaŭ la mezo de la jarcento.

Laŭ la plano kune publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, la liberkomerca haveno fokusiĝanta al liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo estos "fundamente starigita" en Hainan antaŭ 2025 kaj fariĝos "pli matura" antaŭ 2035.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde urĝis klopodojn establi rigoran reglamentan mekanismon por certigi, ke novaj fiskaj fondusoj direktiĝu al urbaj kaj guberniaj registaroj kaj rekte profitigu entreprenojn kaj popolon.

Li diris en videokonferenco en la norda havenurbo Qingdao, ke Ĉinio plialtigos sian deficiton je duiliono da juanoj ĉi-jare kaj emisios registarajn obligaciojn de duiliono da juanoj por regado de la kronvirusa epidemio, kio estas parto de klopodoj por mildigi la ŝarĝon de entreprenoj kaj ellasi merkatan viglecon.

Li rimarkigis, ke la fondusoj devas esti uzataj ĉefe por certigi dungadon, kontentigi bazajn vivbezonojn kaj protekti merkatajn entojn, Li emfazis, ke speciala mekanismo de transiga pago devas esti starigita por certigi, ke fondusoj direktiĝu al baznivelaj registaroj kaj rekte profitigu entreprenojn kaj popolon, kaj ke neniu tia fonduso estu retenita de provincaj registaroj.

La ĉefministro diris, ke fiskaj aŭtoritatoj devas starigi ĉeflibron de la uzo de registaraj obligacioj por epidemia regado kaj certigi, ke la fluado de la fondusoj estas travidebla. Li ankaŭ urĝis financajn departementojn sur diversaj niveloj distribui la fondusojn punkt-al-punkte kaj postulis, ke kontkontrolaj aŭtoritatoj plifortigu la kontroladon.

La Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio lunde rebatis Usonon pri ĝia minaco al Honkongo per sankcioj.

Proparolanto diris, ke uzante la altan aŭtonomecon de la urbo sub "Unu Lando, Du Sistemoj", la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) ankoraŭ firme sin devontigas al plenumado de siaj internaciaj respondecoj kaj interkonsentoj kun ĉiuj landoj.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la movo de Usono pri efektivigo de sankcioj kontraŭ Honkongo estas nenio alia ol mensogo kaj timigo. Li emfazis, ke la decido leĝdoni pri nacia sekureco por Honkongo celas malebligi, haltigi kaj puni agojn kaj aktivecojn endanĝerigantajn nacian sekurecon kaj helpi al la urbo restarigi pacon kaj sekurecon. Li aldonis, ke tiaj paŝoj estas necesaj pro tio, ke la azia financa centro vidis furiozajn protestojn de organizoj de "honkonga sendependeco" kaj perfortaj radikaluloj kaj ankaŭ senhontan intervenon de eksteraj fortoj.

Ĉinio lunde alvokis la internacian komunumon plifirmigi konsenton pri apogo de multflankismo kaj pliigi politikan kaj financan subtenon al la Monda Organizo pri Sano (MOS) por kune protekti la sekurecon de tutmonda publika sano.

Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al la lastatempa usona eliro el la organizo. Zhao diris, ke la internacia komunumo ne konsentas kun la usona "egoisma kaj respondec-evita ago", kiu malutilas al la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Zhao diris, ke fakte Usono kutimiĝis al retiro de promesoj, kaj ke la akto refoje eksponis la usonan praktikon de unuflankisma kaj potenca politiko. Kiel internacia organizo formita de 194 suverenaj ŝtatoj, la MOS ne servas al iu aparta lando nek devas akomodiĝi al iu ajn lando pro pli da kotizado ol aliaj.

Li diris, ke fronte al la kronvirusa epidemio, la intencoj subpremi aŭ ĉantaĝi la MOS montras indiferentecon al vivoj kaj defiojn al homanismo, kio certe estos rifuzita de la internacia komunumo. Ĉinio plu agos kiel respondeca lando kaj konsekvence subtenos la gvidan rolon de la MOS en la monda kunlaboro por batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio lunde refutis aserton pri "retenado de xinjiang-aj islamanaj infanoj en antaŭlernejaj instalaĵoj", kondamnante la akuzon kiel "sensencaĵon" kaj "tutan kalumnion" kontraŭ la eduka disvolviĝo de Xinjiang.

En majo de ĉi tiu jaro, usona pensfabriko Kompanio Rand publikigis raporton, dirante, ke ĝi rimarkis suspektajn antaŭlernejajn instalaĵojn loĝatajn de xinjiang-aj islamanaj infanoj, kiuj estis translokitaj en la tiel nomataj reedukaj tendaroj, sugestante, ke la lernejoj ne nur liveras loĝadon sed ankaŭ disponigas programojn de reeduko.

Oficialulo pri edukado de la urbo Hotan de Xinjiang diris al raportistoj lunde en gazetara konferenco, ke Xinjiang ĉiam atribuis grandan gravecon al edukado, ĉiam insistas, ke prioritato devas esti donita al edukado en ĝia ĝenerala disvolviĝo per ĉiam pli granda monasigno por certigi, ke ĉiu infano en Xinjiang povu ĝui egalan kaj kvalifikitan edukon.

La oficialulo diris, ke antaŭlerneja edukado en Xinjiang garantiis rajton al edukado por ĉiuj infanoj kaj akiris subtenon de homoj de ĉiuj etnaj grupoj. En la lastaj jaroj, Xinjiang investis 16,3 miliardojn da juanoj (2,28 miliardojn da usonaj dolaroj) por konstruado, renovigo aŭ vastigo de 4 408 kamparaj infanĝardenoj, kaj antaŭlerneja edukado nun estas senpaga en ĉiuj kamparaj regionoj en Xinjiang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin