Kiu sufokpremis la gorĝon al afrikdevena usonano?

(GMT+08:00) 2020-06-02 20:10:10     Redaktoro:邱杰明

La evento de afrikdevena usonano George Floyd jam flamigis protestadon en pli ol 70 usonaj urboj, kaj eĉ influis Londonon, Berlinon kaj Toronton. En Vaŝingtono la Blanka Domo estis ĉirkaŭita de protestantoj kaj prezidento Donald Trump dufoje eniris en subteran ŝirmilon por sekureco.

"Mi ne povas spiri." estas priskribo pri la minoritataj rasoj sub rasa diskriminacio en Usono. En 2019, usonaj policanoj mortigis 1 099 homojn, 24% el ili estis negroj. Sed la negroj okupas nur 13% de la totala loĝantaro de Usono. La ĵurnalo New York Times publikigis artikolon, dirante, ke doloro de la usonaj negroj ne saniĝos sub premado, sed daŭros en despero. La artikolo diris, ke rasa diskriminacio estas origino de la evento kaj nun estas momento, ke Usono prenis sian amaran frukton.

La usona registaro kaj justicaj departementoj, kiuj devas protekti leĝojn kaj ordojn, toleris la socian maljustecon, kio kaŭzis grandskalajn protestojn en ĉiu jarpluro kaj foje kaj refoje malkovris la rasan diskriminacion kaj rasan kontraŭstaron en Usono.

La homoj suprizite vidis, ke ne nur per la genuo , sed ankaŭ per plej ferocaj hundoj kaj plej kruelaj armiloj sufokpremis la gorĝon de la usonaj negroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin