Novaĵoj (Junio 03)

(GMT+08:00) 2020-06-03 16:00:52     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 3a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazas fortan sistemon pri publika sano por protekti sanon de popolo; Wuhan kribris preskaŭ 10 milionojn da homoj en tuturbaj kronvirusaj ekzamenoj. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping marde alvokis klopodojn por disvolvado de forta sistemo pri publika sano por protekti la sanon de la popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li prezidis simpozion, kiun ĉeestis fakuloj kaj kleruloj. Li emfazis, ke la popola sekureco estas la angulŝtono de nacia sekureco, kaj alvokis pretecon por plej malbonaj okazaĵoj, plifortigon de konscio pri eblaj danĝeroj kaj konstantajn klopodojn por antaŭeviti gravajn riskojn en sanzorgado.

Xi diris, "Nur per disvolvado de forta publiksana sistemo, plibonigo de fruaj avertaj kaj respondaj mekanismoj, ampleksa plifortigo de la kapablo pri prevento, regado kaj kuracado, starigo de strikta reto de prevento kaj regado, kaj firmigo de la muro de kvaranteno, ni povas doni fortan garantion por protekti la sanon de la popolo."

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis la gravecon provizi helpon al entreprenoj kaj eksciti merkatan viglecon dum sia inspektvojaĝo al la ĉina orienta provinco Shandong de lundo ĝis mardo.

Li, kiu prioritatigas malgrandajn kaj miniaturajn entreprenojn, instigis rilatajn aŭtoritatojn konvene trakti la temon permesi al kompanioj uzi sian intelektan proprieton por garantii pruntojn kaj redukti siajn kostojn de financado.

La ĉefministro alvokis preni pli da manieroj por altigi kredit-kvoton por malgrandaj kaj miniaturaj kompanioj kaj helpi ilin solvi problemojn en financado. Li ankaŭ instigis al bankoj fari taŭgajn interezajn koncedojn, por ke entreprenoj povu sin subteni kaj certigi sukceson por la estonteco, ĉar tio ankaŭ profitigos la disvolviĝon de bankoj. Li diris, ke universitataj diplomitoj pliiĝos al la rekorda nombro ĉi-jare, kaj li esperas, ke kompanioj povos varbi pli da universitataj diplomitoj, kaj ke ankaŭ la centra registaro liveros subtenon.

Administra ĉefo de Honkonga Speciala Administracia Regiono Carrie Lam Cheng Yuet-ngor diris en interjvuo kun raportistoj de la Ĉina Tutgloba Televid-Reto, ke la leĝdono pri nacia sekureco por Honkongo fare de la Nacia Popola Kongreso estas racia kaj laŭleĝa. Tamen iuj internaciaj personoj opiniis, ke la leĝdono pri nacia sekureco senigis Honkongon je libereco. La aserto estas absolute senbaza. Honkongaj civitanoj ĝuas ĉiujn rajtojn kaj liberecojn donitajn de la Baza Leĝo.

Responde al la demando de raportistoj, ke ankoraŭ ne estis publikigitaj detaloj de la leĝo, tamen jam aperis oponaj voĉoj en la internacia komunumo. Carrie Lam diris, ke la leĝo pri nacia sekureco estos ellaborita por garantii kaj fortigi la sekurecon de Honkongo. Ĉiuj landoj en la mondo havas similiajn leĝojn. La Nacia Popola Kongreso elektis la dupaŝan formon por la leĝdono. Unue la Nacia Popola Kongreso rajtigas al la Konstanta Komitato de la NPK ellabori la leĝon. La dua paŝo estas preparoj de leĝdono. La Konstanta Komitato de la NPK devas sekvi kvin gravajn principojn en ellaborado de la leĝo. Neniu povas suspekti tiujn principojn. La unua estas persisti en la principo "Unu Lando, Du Sistemoj". La dua estas protekti la nacian sekurecon. La tria estas protekti ĉiujn rajtojn kaj liberecojn de la honkonganoj. Ŝi diris, ke ŝi volas reaserti, ke tio ne ŝanĝos altan aŭtonomecon de la HSAR, nek la justican sendependecon kaj finan juĝrajton de Honkongo.

Carrie Lam opiniis, ke homoj devas objektive trakti la leĝdonon. Ĉiuj landoj devas respekti kaj akcepti, ke aliaj landoj ellaboru sian leĝon pri nacia sekureco por siaj teritorioj. Sub la Baza Leĝo, la centra registaro ĉiam protektas kaj garantias la rajtojn de honkongaj civitanoj.

Laŭ gazetara konferenco en mardo, Wuhan en la ĉina centra provinco Hubei ekzamenis 9 899 828 homojn inter la 14a de majo kaj la 1a de junio en la tuta urbo por elserĉi novajn kronvirusajn infektojn.

"Neniu konfirmita kronvirusa kazo estis trovita en la procezo," diris Lu Zuxun, profesoro el la Tongji-a Medicina Kolegio de la Huazhong-a Universitato de Scienco kaj Teknologio. Lu diris, ke dume, 300 sensimptomaj kazoj estis trovitaj kaj kvarantenigitaj, neniu el kiuj transformiĝis en konfirmitan kronvirusan kazon. Ĉiuj 1 174 proksimaj kontaktintoj estis provitaj kun rezulto de negativa reakcio.

La 14an de majo, la urbo komencis kampanjon por liveri nukleacidajn ekzamenojn al tiuj ne ekzamenitaj antaŭe. Oficialuloj diris, ke la movo celas spuri sensimptomajn kazojn kaj trankviligi socion, kiam la urbo remalfermas siajn fabrikojn, entreprenojn kaj lernejojn.

Plenuma vicurbestro Hu Yabo diris, ke la urbo elspezis 900 milionojn da juanoj (126 milionojn da usonaj dolaroj) en la ekzamenoj, kio estis "tute inda", ĉar tio trankviligis loĝantojn de Wuhan kaj la tutan nacion, kaj helpos la urbon revenigi siajn sociajn kaj ekonomiajn aktivecojn al normala vojo. Li diris, ke post la tuturbaj ekzamenoj, ankaŭ loĝantoj de Wuhan, kiuj faris grandajn oferojn dum la fermo de la urbo, nuligos sian psikologian fermon.

Ĉina aŭtoritato pri medio publikigis jarajn raportojn pri la stato de ekologio kaj medio de la lando. La raportoj emfazis pliboniĝojn kaj problemojn, kaj alvokis pli da klopodoj por la kampanjo protekti bluan ĉielon, puran akvon kaj fekundan grundon.

Bai Qiuyong, altranga oficialulo de la Ministerio de Ekologio kaj Medio diris, ke ĝenerale, la ekologio kaj medio de Ĉinio pliboniĝas. Okazis pli da blu-ĉielaj tagoj, pli bona akvokvalito kaj pli bela ekomedio.

Pasintjare, 337 gravaj urboj tutlande raportis, ke blu-ĉielaj tagoj okupis 82% de la jaro. Tio estis kresko de ĉirkaŭ 3% kompare kun la antaŭa jaro.

Preskaŭ 75% de surfaca akvo estas identigitaj kiel bonkvalitaj, kun kresko de ĉirkaŭ 4%. Fine de la pasinta jaro, ĉirkaŭ 11 800 naturaj rezervejoj estis konstruitaj, protektante ĉirkaŭ 18% de la tera areo kaj pli ol 4% de la mara areo de la lando.

La ĉina ambasado en Britio marde kondamnis la enmiksiĝon de sep eksaj ministroj pri eksterlandaj aferoj interveni en honkongajn aferojn kaj avertis pri necesaj kontraŭrimedoj.

Sep iamaj britaj ministroj pri eksterlandaj aferoj alvokis en letero britan ĉefministron Boris Johnson puŝi la Grupon de Sep Aliancanoj (G-7) starigi internacian monitoradan grupon pri Honkongo.

Proparolanto de la ambasado diris en deklaro, ke honkongaj aferoj ne toleras eksteran intervenon. Ne-interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj estas baza principo de internacia leĝo kaj baza normo reganta modernajn internaciajn rilatojn, kiuj devas esti observataj de ĉiuj landoj.

La deklaro emfazis, ke Honkongo revenis al Ĉinio en la 1a de julio 1997 kaj de tiam estas speciala administracia regiono de Ĉinio. La leĝdono pri nacia sekureco por la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) estas nur la interna afero de Ĉinio, en kiun neniu fremda lando rajtas enmiksiĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin