Ĉinio kondamnas vizajn restriktojn de Usono kontraŭ ĉinaj studentoj

(GMT+08:00) 2020-06-03 14:24:30     Redaktoro:邱杰明

Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj aferoj, marde diris, ke la vizaj restriktoj de Usono kontraŭ ĉinaj studentoj kaj esploristoj severe damaĝis iliajn legitimajn rajtojn kaj interesojn. Zhao diris, ke la nova agado de la usona flanko sub misuzo de koncepto pri nacia sekureco kaj malsolidaj ekskuzoj "agas kontraŭ la komuna aspiro al amikaj interpopolaj, precipe interjunularaj interŝanĝoj", ĉar ĉinaj studentoj kaj esploristoj estas grava ligilo de amikeco kaj ponto por sciencaj kaj edukaj interŝanĝoj inter popoloj de la du landoj.

Li faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al la deklaro de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo lunde, en kiu li diris, ke la usona flanko ne toleros la intencojn de Ĉinio kontraŭleĝe akiri teknologion kaj intelektan proprieton de usonaj akademiaj institucioj kaj esploraj instalaĵoj por ĉinaj militaj celoj

Zhao diris ankaŭ, "S-ro Pompeo kutimas teksi mensogojn kiel ekskuzojn por sia miskonduto, kaj lia aserto pri ĉi tiu demando ne estas escepto. Per la paŝo malantaŭen li damaĝos sin mem kaj aliajn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin