Honkongaj civitanoj ĝuas ĉiujn rajtojn kaj liberecojn donitajn de Baza Leĝo

(GMT+08:00) 2020-06-03 14:25:23     Redaktoro:邱杰明

Administra ĉefo de Honkonga Speciala Administracia Regiono Carrie Lam Cheng Yuet-ngor diris en interjvuo kun raportistoj de la Ĉina Tutgloba Televid-Reto, ke la leĝdono pri nacia sekureco por Honkongo fare de la Nacia Popola Kongreso estas racia kaj laŭleĝa. Tamen iuj internaciaj personoj opiniis, ke la leĝdono pri nacia sekureco senigis Honkongon je libereco. La aserto estas absolute senbaza. Honkongaj civitanoj ĝuas ĉiujn rajtojn kaj liberecojn donitajn de la Baza Leĝo.

Responde al la demando de raportistoj, ke ankoraŭ ne estis publikigitaj detaloj de la leĝo, tamen jam aperis oponaj voĉoj en la internacia komunumo. Carrie Lam diris, ke la leĝo pri nacia sekureco estos ellaborita por garantii kaj fortigi la sekurecon de Honkongo. Ĉiuj landoj en la mondo havas similiajn leĝojn. La Nacia Popola Kongreso elektis la dupaŝan formon por la leĝdono. Unue la Nacia Popola Kongreso rajtigas al la Konstanta Komitato de la NPK ellabori la leĝon. La dua paŝo estas preparoj de leĝdono. La Konstanta Komitato de la NPK devas sekvi kvin gravajn principojn en ellaborado de la leĝo. Neniu povas suspekti tiujn principojn. La unua estas persisti en la principo "Unu Lando, Du Sistemoj". La dua estas protekti la nacian sekurecon. La tria estas protekti ĉiujn rajtojn kaj liberecojn de la honkonganoj. Ŝi diris, ke ŝi volas reaserti, ke tio ne ŝanĝos altan aŭtonomecon de la HSAR, nek la justican sendependecon kaj finan juĝrajton de Honkongo.

Timo pri la estonteco kaŭzis negativan sintenon de la internacia komunumo kaj Honkongo pri la leĝdono. Carrie Lam opiniis, ke homoj devas objektive trakti la leĝdonon. Ĉiuj landoj devas respekti kaj akcepti, ke aliaj landoj ellaboru sian leĝon pri nacia sekureco por siaj teritorioj. Sub la Baza Leĝo, la centra registaro ĉiam protektas kaj garantias la rajtojn de honkongaj civitanoj. Ni ne devas timi ĉian minacon kaj ni plue faros ĝustajn aferojn por Honkongo kaj la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin