Helpo kaj memhelpo kontraŭ malriĉeco

(GMT+08:00) 2020-06-03 17:05:47     Redaktoro:邱杰明

Malriĉeco igas homojn malsataj, senhelpaj kaj malsanaj. Krome, ĝi alportas timon, reduktas la okazon de edukiteco, kaj difektas la fruan kreskadon de infano kaj eĉ damaĝas ties menson. Malriĉeco ordinare faras homon pli frue morti. Kaj malriĉeco herediĝas de generacio al generacio.

En la pasinta tempo longa Ĉinio estis paŭperisma lando. Eĉ nun Ĉinio ankoraŭ estas evoluanta lando, se laŭ la pohoma enspezo. Sed Ĉinio estas la monda ĉampiono flanke de la batalo kontraŭ malriĉeco: dum kvardekplusaj jaroj da reformo kaj malfermo pli ol sep cent milionoj ĉinoj jam liberiĝis el mizero. Kaj dume la kontribukvanto de Ĉinio ĉe la redukto de malriĉeco superis 70% el tiu de la tuta mondo.

Ĉinio ŝuldas sian sukceson al la senprecedenca penado de la tuta ĉina popolo kaj al la ĝia atento pri helpado kaj memhelpado en la batalo kontraŭ malriĉeco. La senigo de malriĉeco estas por la ĉina registaro nepre farenda, ĉar en la Konstitucio de Ĉinio la rajto je vivekzisto kaj evoluo estas garantiita.

Ekde la jaro 1949, kiam la Ĉina Popola Respubliko establiĝis, Ĉinio plifortigis sian penadon nuligi malsatecon kaj malriĉecon; la ekonomia reformo, kiu komenciĝis en la jaro 1978, faris pli multe antaŭenigon. Kaj eĉ nun ĝi ankoraŭ estas la ĉefa tasko de Ĉinio.

Survoje al la bonfarta socio la enspeza diferenco inter urbo kaj kamparo restas obstaklo. Por malgrandigi la diferencon, krom diverslokaj oficistoj, ankaŭ helpemaj amasoj partoprenas en la forigado de malriĉeco, precipe en kamparoj.

Se ĉiu el la homoj povas partopreni en la batalo kontraŭ malriĉeco, tio estas, najbaro helpas najbaron, fortulo malfortulon, se ĉiu povas komuniki al aliaj sciojn pri tio, kaj ĉiu diligente laboras en sia okupo, tiam la helpado kaj memhelpado povos akiri optimuman efikon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin