Novaĵoj (Junio 04)

(GMT+08:00) 2020-06-04 17:03:31     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 4a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Germanio kaj la EU por krei pli da tutmonda certeco; la MOS avertis pri premo sur la latin-amerika san-sistemo. Sekve estos la programoj Observu kaj Ĉina Stilo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio volas labori kun Germanio kaj la Eŭropa Unio (EU) por plifortigi strategian kunlaboron, subteni multflankismon, trakti tutmondajn defiojn kaj kune aldoni certecon al la nuna mondo de necerteco.

En telefona interparolado nokte kun germana ĉefministro Angela Merkel, Xi rimarkigis, ke estis la tria fojo de post eksplodo de la kronvirusa epidemio, ke li kaj Merkel telefone konversaciis, kio reflektas la profundan politikan reciprokan fidon kaj striktan strategian komunikadon inter la du flankoj. Xi diris, ke la ĉina flanko aprezas la objektivan kaj racian starpunkton de la germana registaro kaj ĝian respekton al scienco pri la pandemia demando. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Germanio por subteni la laboron de la Monda Organizo pri Sano (MOS), antaŭenigi internacian kunlaboron en kadroj kiel la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Grupo 20, helpi al afrikaj landoj batali kontraŭ la kronvirusa malsano kaj kontribui al protekto de sano kaj sekureco de la tutmonda publiko.

Merkel diris, ke Germanio donas gravecon al la plano pri ekonomia kaj socia disvolvado, ellaborita en la "du sesioj" de Ĉinio, kaj volas labori kun Ĉinio por akceli rekomencon de laboro kaj produktado sen malstreĉado de epidemia regado kaj pliprofundigi duflankan ekonomian kunlaboron. Ŝi diris, ke Germanio alte aprezas la anoncon de Xi, ke la ĉina kontraŭkronvirusa vakcino fariĝos monda publika bono, kaj ke en la nunaj cirkonstancoj plifortigo de internacia solidareco kaj multflankismo estas tre grava por la monda batalo kontraŭ la pandemio. Ŝi aldonis, ke Germanio volas plifortigi interŝanĝojn kun Ĉinio kaj plu subtenas la gvidan rolon de la MOS, por antaŭenigi internacian kunlaboron pri publika sano.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke la respondo de Ĉinio al la kronvirusa epidemio eltenas la provon de tempo kaj historio kun klara templinio kaj solidaj faktoj.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon responde al mediata raporto pri travidebleco de la ĉina klopodo por bridado de la epidemio en gazetara konferenco. Li diris, ke Ĉinio komencis sendi plej novajn informojn al la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj koncernaj landoj en la 3a de januaro, kiam Ĉinio ankoraŭ tute ne sciis pri la kaŭzo de ĉi tiu pneŭmonio.

Li diris, ke la 7an de januaro, la ĉina Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj identigis la unuan stamon de la nova kronviruso kaj sciigis al la MOS kaj rilataj landoj en la 9a de januaro post ekzameno de fakuloj. La 12an de januaro, Ĉinio raportis la informojn pri genetika sekvencado de la viruso al la MOS kaj dividis la informojn sur la tutmonda platformo de la MOS post scienca kaj rigora komparo.

Zhao diris ankaŭ, ke de post la eksplodo de la epidemio, Ĉinio subtenis striktan kaj bonan komunikadon kaj kunlaboron kun la MOS kaj ĝia reprezentejo en Ĉinio laŭ la principo de malfermo, travidebleco kaj respondeco. Li aldonis, ke Ĉinio plu subtenos la gvidan rolon de la MOS en tutmonda kontraŭpandemia kunlaboro, kunlaboros kun la internacia komunumo por batali kontraŭ la kronvirusa malsano kaj kontribuos al protekto de sano kaj sekureco de la tutmonda publiko.

Kun pli ol 31 000 mortokazoj en Brazilo kaj pli ol 10 000 mortokazoj en Meksiko, la kronvirusa epidemio minacas frakasi hospitalajn sistemojn tra Latin-Ameriko.

Direktoro pri krizokazaĵo de la Monda Organizo pri Sano, Michael Ryan, diris, ke kvar el la 10 landoj, kiuj montris la plej grandan nombron de novaj kazoj de la kronvirusa malsano dum la lastaj 24 horoj, estas en Latin-Ameriko.

La pandemio nun mortigis pli ol 377 000 homojn, kaj almenaŭ 6,3 milionoj da homoj estis infektitaj. Klopodoj por ĉesigi ĝian disvastiĝon per efektivigo de limigoj al ĉiutaga vivo faligis ekonomiojn en recesion. Tamen en Eŭropo, lernejoj, naĝejoj, trinkejoj kaj turismaj lokoj komencis remalfermon, defiante avertojn, ke tio povus estigi la duan ondon de infektoj. Usono, kie la pandemio estis ombrita pro tumultoj kaŭzitaj de la morto de nigrula viro en la manoj de blankula policano, restas la plej grave trafita lando.

Ĉina vicĉefministro Han Zheng emfazis la firman rezolutecon de la centra registaro pri la nacisekureca leĝdono por Honkongo, kiam li renkontiĝis kun ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam merkrede en Pekino.

Han certigis al Lam, ke la centra registaro plu persistos pri la principo "Unu Lando, Du Sistemoj", kaj la leĝdono profitigos ne nur la efektivigon de la principo, sed ankaŭ la longtempan prosperon kaj stabilecon de la honkonga socio.

Lam diris, ke la centra registaro esperas, ke la leĝdono amplekse kaj precize establos kaj plibonigos la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de la HSAR de la ŝtata nivelo, kaj ke homoj de ĉiuj sektoroj de la socio estos konsultitaj pri la procezo. Ŝi deklaris, "Mi kune kun la registaro de la HSAR plene subtenas la projekton de decido de la Nacia Popola Kongreso pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la HSAR por protekti nacian sekurecon." Ŝi certigis al raportistoj, ke la leĝdono celas nur malgrandan grupon da homoj, kiuj efektivigas terorismajn aktivecojn, kaj ankaŭ aktivecojn enmiksiĝantajn en honkongajn aferojn fare de eksteraj fortoj, kaj ke interesoj de la plej multaj honkongaj loĝantoj, kiuj observas la leĝon, ne estos damaĝitaj.

Laŭ raporto publikigita merkrede de la Ĉina Akademio pri Agrikulturaj Sciencoj, la agrikultura sektoro de Ĉinio montris gravan rolon en la ekonomio dum la kronvirusa epidemio.

La raporto diris, ke la agrikultura sektoro de Ĉinio estis malpli rekte influita de la epidemio kompare kun la industria kaj serva sektoroj. Ĝi prognozis, ke la grenprodukto de la lando atingos 670 milionojn da tunoj en 2020. Tio liveros fortan subtenon por atingi la celojn de la ekonomia kaj socia disvolviĝo.

La usona Ministerio de Transportado diris merkrede en deklaro, ke ĝi portempe haltigos flugojn de ĉinaj aerkompanioj al Usono ekde la 16a de junio.

La deklaro diris, ke usonaj aerkompanioj ne povis akiri permeson por konduki regulajn pasaĝeraviadilajn flugojn al kaj de Ĉinio, tial la usona flanko decidis portempe haltigi la regulajn pasaĝeraviadilajn flugojn de ĉiuj ĉinaj aerkompanioj al kaj de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin