Novaĵoj (Junio 05)

(GMT+08:00) 2020-06-05 20:19:40     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 5a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio volas labori kun eŭropaj landoj por antaŭenpuŝi ĉina-eŭropunian ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo; Ĉina ĉefministro alparolis tutmondan vakcinan pintkunvenon. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Mediatoj raportis, ke Germanio planas okazigi pintkunvenon inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas diris al mediatoj, ke Germanio esperas uzi la oportunon kiel la venonta deĵoranta prezidanto-lando de la Eŭropa Unio (EU) por reguligi rilatojn inter Usono kaj Ĉinio. Maas emfazis, ke la EU havas tro multajn gravajn tagordojn por diskuti kun Ĉinio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede en gazetara konferenco, ke la kuranta jaro estas grava por rilatoj inter Ĉinio kaj la EU, kaj la du flankoj lastatempe komencis sin prepari por serio da altnivelaj kontaktoj. Li diris, ke la duflankaj rilatoj alfrontas bonan oportunon de disvolviĝo. Ĉinio volas labori kun ĉiuj eŭropaj landoj, inkluzive de Germanio, por antaŭenpuŝi la rilatojn, kapti oportunon por altgradigo, kune defendi multflankismon, konstrui malferman mondan ekonomion kaj antaŭenpusi ĉina-eŭropunian ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio plu subtenos la kernan rolon de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en kunordigo de vakcinaj esploroj kaj faros sian kontribuon por certigo de la atingebleco kaj kost-eltenebleco de vakcinoj en evoluantaj landoj.

Li faris la rimarkojn dum parolado en virtuala tutmonda vakcina pintkunveno, kiu estis okazigita por kolekti fondusojn por la Tutmonda Alianco pri Vakcinoj kaj Imunigo, kun la konsidero certigi la vakcinan atingeblecon tutmonde. Precipe, fondusoj estos direktitaj al akcelado de esploro, ekspluatado, produktado kaj distribuado de vakcino kontraŭ la nov-kronvirusa malsano.

Gvidantoj el pli ol 30 landoj kaj estroj de internaciaj organizoj, inkluzive de la UN kaj la MOS, ĉeestis la pintkunvenon.

Li diris, ke en la malfermo de la 73a sesio de la Monda Asembleo pri Sano (MAS) en la lasta monato, Ĉinio proponis konstrui tutmondan komunumon de sano por ĉiuj, kaj prezentis sugestojn kaj rimedojn por akceli tutmondan kunlaboron en respondo al la kronvirusa epidemio. Li aldonis, ke Ĉinio plu liveros monhelpon laŭ sia kapablo por helpi al influitaj landoj, precipe evoluantaj nacioj respondi al la epidemio kaj renormaligi socian kaj ekonomian disvolvadon.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio plu antaŭenigos klinikajn provojn en pluraj centroj, kaj faciligos merkatan eniron kiel eble plej frue, post kiam la celoj de esploro kaj ekspluatado estos atingitaj, por doni al la mondo sekuran, efikan kaj altkvalitan tutmondan publikan bonon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio bedaŭras la usonan decidon portempe haltigi regulajn pasaĝerajn flugojn de ĉinaj aerkompanioj al kaj de Usono.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon, kiam li estis petita komenti deklaron publikigitan merkrede de la usona Ministerio de Transportado, kiu anoncis la ordonon portempe haltigi la regulajn pasaĝerajn flugojn de ĉinaj aerkompanioj al kaj de Usono ekde la 16a de junio.

Zhao diris en regula gazetara konferenco, "Ni bedaŭras la menciitan usonan decidon. Laŭ mi, la Civil-Aviada Administracio de Ĉinio postulas seriozan traktadon kun la usona flanko." Li aldonis, ke la Civil-Aviada Administracio de Ĉinio subtenis striktan kontakton kun la usona Ministerio de Transportado pri flugaj aranĝoj, kun iuj progresoj jam akiritaj, kaj ke la ĉina flanko anoncis alĝustigon de koncernaj politikoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio aprezis la tutmondan komprenon pri kaj subtenon al ĝia decido pri nacisekureca leĝdono por la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

Laŭ raportoj, iuj okcidentaj landoj levis dubojn pri la nacisekureca leĝdono de la Nacia Popola Kongreso (NPK) por HSAR. Tamen multaj landoj esprimis sian subtenon al Ĉinio, opiniante, ke tio estas nur movo por protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, kaj helpos konservi stabilecon kaj prosperon en Honkongo.

Responde al ĉi-rilata demando, proparolanto Zhao Lijian diris en gazetara konferenco, ke de post la reveno de Honkongo, la principoj de "unu lando, du sistemoj", "honkonga popolo administranta Honkongon" kaj alta aŭtonomeco estis bone efektivigitaj. La rajtoj kaj liberecoj ĝuataj de honkongaj loĝantoj estis plene garantiitaj. Tio estis vaste agnoskita de la internacia komunumo.

La fundamenta celo de la decido de la NPK kaj ĝia sekva leĝdono estas protekti la nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio, konservi longtempan stabilecon kaj prosperon de Honkongo kaj certigi la sukceson de "unu lando, du sistemoj".

La ĉina Ministerio de Komerco ĵaŭde diris, ke Pekino subtenos Honkongon konservi sian statuson kiel aparta dogana zono kaj oponas intervenon de eksteraj fortoj en la aferojn de Honkongo.

Responde al la minaco de Trump fini specialan komercan statuson de Honkongo, proparolanto de la Ministerio de Komerco Gao Feng diris, ke Ĉinio subtenos la Honkongan Specialan Administracian Regionon (HSAR) konservi sian apartan doganan zonon, firmigi kaj plifortigi sian pozicion kiel internacia financa, komerca kaj ŝipveturiga centro. Li aldonis, ke la centra registaro ĉiam subtenos la prosperon kaj disvolviĝon de Honkongo.

Usona prezidento Donald Trump anoncis en gazetara konferenco pri Ĉinio la lastan vendredon, ke li planas revoki la favoran traktadon de Honkongo kiel aparta dogano kaj vojaĝa teritorio disde aliaj regionoj de Ĉinio.

Gao diris, ke la leĝa fundamento de la aparta dogana zono de Honkongo estas ampleksita de interkonsento de la Monda Organizo pri Komerco. Ĝi estis konsentita de la ĉina registaro kaj konfirmita de la Baza Leĝo. La statuso estis establita de la multflanka regularo de la MOK, kaj aprobita de aliaj membroj de la organizo anstataŭ unu aparta membro.

La Leĝdona Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de Ĉinio adoptis la leĝprojekton pri Nacia Himno en debato de la tria lego ĵaŭde.

La leĝprojekto estis aprobita per la subteno de 41 leĝdonantoj en voĉdono ĵaŭde posttagmeze, kaj ĝi fariĝos leĝo post subskribo de ĉefadministranto Carrie Lam.

La registaro de la HSAR komencis antaŭenpuŝi la leĝdonon komence de 2018, kaj la Leĝdona Konsilio finis la unuan legon en januaro de 2019. La dua lego rekomenciĝis fine de majo 2020 post prokrasto pro socia malkvieteco kaj senelirejo en la Komitato pri Internaj Aferoj de la Leĝdona Konsilio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin