Ĉinio aprezas tutmondan subtenon al leĝdono pri nacia sekureco por Honkongo

(GMT+08:00) 2020-06-05 14:18:10     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio aprezis la tutmondan komprenon pri kaj subtenon al ĝia decido pri nacisekureca leĝdono por la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

Laŭ amaskomunikilaj raportoj, iuj okcidentaj landoj levis dubojn pri la nacisekureca leĝdono de la Nacia Popola Kongreso (NPK) por HSAR. Tamen multaj landoj esprimis sian subtenon al Ĉinio, opiniante, ke tio estas nur movo por protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, kaj helpos konservi stabilecon kaj prosperon en Honkongo.

Responde al ĉi-rilata demando, proparolanto Zhao Lijian diris en gazetara konferenco, ke de post la reveno de Honkongo, la principoj de "unu lando, du sistemoj", "honkonga popolo administranta Honkongon" kaj alta aŭtonomeco estis bone efektivigitaj. La rajtoj kaj liberecoj ĝuataj de honkongaj loĝantoj estis plene garantiitaj. Tio estis vaste agnoskita de la internacia komunumo.

La fundamenta celo de la decido de la NPK kaj ĝia sekva leĝdono estas protekti la nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio, konservi longtempan stabilecon kaj prosperon de Honkongo kaj certigi la sukceson de "unu lando, du sistemoj".

La proparolanto diris ankaŭ, ke tio profitigos ne nur la fundamentajn interesojn de Honkongo, sed ankaŭ la komunajn interesojn de la internacia komunumo. Li aldonis, "Ni urĝas iujn landojn forĵeti ideologian antaŭjuĝon, rigardi la decidon kaj leĝdonon de Ĉinio objektive kaj juste, kaj sin deteni de interveno en honkongajn aferojn kaj la internajn aferojn de Ĉinio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin