Meti la popolon super ĉio estas plej grava sperto de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-06-07 20:54:23     Redaktoro:邱杰明

Dimanĉe la oficejo pri novaĵoj de la ĉina Ŝtata Konsilio publikigis la blankan libron "Ĉina Agado en Batalo kontraŭ Nova Kronviruso". Kun detala templinio, riĉaj datumoj, vivplenaj kazoj, la blanka libro notis batalan procezon de la ĉina popolo en batalo kontraŭ la epidemio, dividis efikajn agojn de Ĉinio en preventado, regado kaj kuracado de la malsano, kaj transsendis fidon kaj forton de solidareca kunlaboro kaj venko super la epidemio.

La blanla libro retrorigardis la batalon kontraŭ la epidemio fare de la tuta lando en kvin periodoj kaj unuafoje amplekse kaj sisteme malkaŝis la batalan procezon de ĉina batalo kontraŭ la epidemio kun faktoj de ŝlosilaj momentoj. Tio helpas la internacian komunumon sufiĉe koni malfacile akireblan gravan strategian frukton de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio kaj sufiĉe koni, ke la plej ampleksaj, plej seriozaj kaj plej kompletaj preventaj rimedoj prenitaj de Ĉinio protektis ne nur vivsekurecon kaj sanon de la ĉina popolo, sed ankaŭ faris gravan kontribuon al protekto de regiona kaj monda publiksana sekureco.

La blanka libro diras, ke la kialo de efika haltigo de la epidemio en Ĉinio kuŝas en firma gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio. La homoj vidis, ke Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio donis altan gravecon al preventado kaj regado de la epidemio, ĉiuflanke fortigis unuigan gvidadon, akcentis meti la vivsekurecon kaj sanon de la homoj en la unuan lokon. Li persone gvidis, donis instrukciojn kaj faris gravajn decidojn "trakti neordinaran aferon per eksterordinara ago", kaj tio enkorpigas strategian kuraĝecon kaj respondecon de la gvidanto de granda lando.

La blanka libro diris, ke Xi okazigis 14 kunvenojn de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj kvar kunvenojn de la Politika Buroo kaj serion da gravaj kunvenoj, kaj inspektis Pekino, Wuhan kaj aliajn lokojn por doni decidojn kaj instrukciojn.

La vivo de la homo estas super ĉio. La blanka libro diras, ke Ĉinio savis la vivon de ĉiuj malsanuloj malgraŭ la kosto. Ĝis la 31a de majo, la resaniĝa proporcio de kazoj infektitaj je la nova kronviruso en la teritorio de Ĉinio kalkuliĝis al 94.3%.

Ĉio por la popolo, ĉio per la popolo. La blanka libro resumis tri spertojn de Ĉinio: teni socian stabilecon, enorde antaŭenigi rekomencon de produktado kaj laboro, laŭpaŝe restarigi publikan vivon. Ĉina ekonomio rapide revenis al normaleco kaj la ekonomia vigleco estis rapide ellasita. Tio plue pruvis la rimedojn de Ĉinio sciencaj kaj precizaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin