La komisiono diris, ke la nukleacidaj ekzamenoj, uzataj por eltrovi la novan kronviruson en homoj, estos devigaj por homoj kun historio de proksima kontakto kun kronvirusaj pacientoj, ekzemple prizorgantoj, parencoj aŭ medicinaj helpantoj, pacientoj kaj medicinaj laborantoj de febraj klinikoj. Ankaŭ pasaĝeroj lastatempe enirintaj el fremdaj landoj kaj laborantoj de landlimaj havenoj, malliberejoj kaj institucioj de socia bonfaro estas submetitaj al deviga ekzameno.