Novaĵoj (Junio 08)

(GMT+08:00) 2020-06-08 16:42:06     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de junio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi sendis gratulan leteron al Harbina instituto de Teknologio okaze de ĝia 100a datreveno; Ĉinio publikigis blankan libron pri batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. 

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulan leteron al Harbina Instituto de Teknologio okaze de ĝia 100a naskiĝdatreveno.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis salutojn al instruistoj kaj laborantoj, studentoj kaj eksstudentoj de la instituto, troviĝanta en la ĉina nordorienta provinco Heilongjiang.

Xi rimarkigis la elstarajn kontribuojn, kiujn ĝi faris al la partio kaj al la popolo, kaj alvokis la instituton pli bone komuniki sciojn, eduki homojn kaj konduki sciencan esploron per senĉesaj klopodoj en reformo, novigado kaj strebado al eminenteco. Xi ankaŭ instigis al la instituto fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn al atingo de la du centjaraj celoj de la lando kaj la Ĉina Revo de nacia rejuniĝo.

Ĉinio dimanĉe publikigis blankan libron pri batalo de la lando kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La blanka libro, titolita "Batalo kontraŭ la Kronvirusa Epidemio: Ĉinio en Agado", estis publikigita de la Informa Oficejo de Ŝtata Konsilio. Laŭ la blanka libro, la ĉina registaro publikigis la blankan libron por konservi registron pri la klopodoj de la lando en sia propra batalo kontraŭ la viruso, dividi sian sperton kun aliaj landoj de la mondo kaj klarigi siajn ideojn pri la tutmonda batalo. Ĝi diris, ke la kronvirusa tutmonda pandemio estas la plej vaste aflikta al la homaro en jarcento. La blanka libro diris, ke fronte al la "nekonata, neatendita kaj detrua malsano", Ĉinio lanĉis rezolutan batalon por preventi kaj regi ĝian disvastiĝon. Prenante la vivojn kaj sanon de la popolon kiel la unuan prioritaton, Ĉinio adoptis vastajn, rigorajn kaj ĝisfundajn bridajn rimedojn, kaj nun sukcese tranĉis ĉiujn kanalojn de propagiĝo de la viruso. La blanka libro emfazis, ke Ĉinio prezentis la ideon, ke la mondo estas tutgloba komunumo de komuna estonteco, kaj opiniis, ke ĝi devas agi kiel respondeca membro, tial ĝi batalis flanko ĉe flanko kun aliaj landoj de la mondo. La blanka libro rimarkigis, ke la viruso sovaĝas tra la mondo, kaj ke Ĉinio firme kredas, ke se ĉiuj landoj unuiĝos kaj kunlaboros por fari kolektivan respondon, la internacia komunumo sukcese venkos la pandemion, kaj eliros el ĉi tiu malluma momento en homa historio al pli brila estonteco.

Altranga ĉina oficialulo diris dimanĉe, ke Ĉinio faros sian vakcinon kontraŭ la kronvirusa malsano tutmonda publika bono, kiam ĝi estos preta por apliko post sukcesaj esploroj kaj klinikaj provoj.

Wang Zhigang, ministro pri scienco kaj teknologio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke oni devas plifortigi internacian kunlaboron en ekspluatado, klinikaj provoj kaj apliko de vakcino.

La blanka libro, publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio dimanĉe, diris, ke ĝis nun kvar vakcinoj de senaktivigita viruso kaj unu adenvirusa vakcino estis aprobitaj por klinikaj provoj. Sciencistoj en Ĉinio kaj fremdaj landoj subtenis similan ritmon en la ekspluatado, tamen Ĉinio estas ĉe kapo de la mondo en ekspluatado de iuj specoj de vakcinoj.

Wang diris, ke multe da internacia kunlaboro estis efektivigita ĝis nun en ekspluatado de vakcino. Li emfazis la gravan rolon de vakcinoj en la homa historio kaj diris, ke ĉinaj kaj alilandaj sciencistoj klopodas kontribui al konstruado de la tutgloba komunumo de sano por ĉiuj.

La plej alta ekonomia plananto de Ĉinio diris lunde, ke la poziciigo kaj la industria fokuso de la liberkomerca haveno Hainan diferencas de tiuj de Honkongo, kio indikas, ke komplementeco superas konkurencon en la du regionoj.

"Ankaŭ la leviĝo de Hainan ne influos la statuson de Honkongo," Lin Nianxiu, vicestro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris en gazetara konferenco, kiun ĉeestis ankaŭ aliaj registaraj oficialuloj, inkluzive de Wang Shouwen, vicministro pri komerco kaj ĉina vicreprezentanto pri internacia komerco.

La konferenco estis okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio por ekspliki la ĝeneralan planon por la liberkomerca haveno Hainan, kiu estis publikigita en la 1a de junio.

La plano celas konstrui la sudan insulan provincon en tutmonde influan komercan centron liberan de doganpagoj antaŭ la mezo de la jarcento. Ĝi diras, ke la komerc-havena sistemo fokusiĝanta al liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo estos "fundamente establita" en Hainan antaŭ 2025 kaj fariĝos "pli matura" antaŭ 2035.

Vendrede, la 5an de junio, strato antaŭ la Blanka Domo en Vaŝingtono estis renomata "Gravas la Vivoj de Nigruloj". Muriel Elizabeth Bowser, urbestro de Vaŝingtono, ordonis skribi la novan vojnomon sur straton per helflava farbo, por esprimi subtenon al la movado de afrikdevenuloj pri homaj rajtoj.

Homoj en diversaj lokoj de Usono komencis funebri pri George Floyd, post kiam tiu afrikdevena usonano estis mortigita de policanoj en perforta leĝplenuma agado en Minneapolis la 25a de majo. Familianoj de Floyd kaj kelkcent aliaj homoj ĵaŭde kunvenis en la Norda Centra Universitato de Minneapolis por konservi memorojn pri la mortinto. Poste lia kadavro estis sendita al Houston, kie li iam loĝis. Memoriga ceremonio estos okazigita lunde, la 8an de junio en iu preĝejo en Houston, kaj entombiga ceremonio okazos marde.

La perfortaĵo de la polico estigis kontinuajn protestojn en diversaj lokoj de Usono, kio pensigas la usonan publikon pri rasa diskriminacio kaj perforto de polico, kiuj delonge ekzistas en la lando. Kun evidentiĝo de la demando de nejusteco kaj perforto kontraŭ afrikdevenaj usonanoj, pli da rilataj donitaĵoj kaj atestoj estas eksponitaj.

Vicĉefministro Hu Chunhua dimanĉe alvokis sinergiajn klopodojn por gajni la batalon por elimino de malriĉeco en planita tempo kaj transiri al la tasko de kampara vigligo.

Hu, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ estro de la gvida grupo de la Ŝtata Konsilio pri malriĉec-mildigo kaj disvolvado, faris la rimarkojn dum parolado en simpozio pri sinergia malriĉec-redukto kaj efektivigo de kampara vigliga strategio en la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin