Novaĵoj (Junio 09)

(GMT+08:00) 2020-06-10 16:25:59     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de junio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping inspektas la ĉinan nordokcidentan Ningxia; Wang Yi urĝis Brition respekti legitiman rajton de Ĉinio pri konservo de sekureco en Honkongo.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde inspektis la ĉinan nordokcidentan Ningxia-an Huj-an Aŭtonoman Regionon.

Lunde posttagmeze Xi vizitis vilaĝon, sekcion de la Flava Rivero, kaj loĝkomunumon en la urbo Wuzhong por informiĝi pri klopodoj por antaŭenigo de malriĉec-mildigo, plifortigo de ekologia protekto de la Flava Rivero kaj plialtigo de etna unueco.

La vilaĝo Hongde, kiun Xi vizitis, havas 7 013 loĝantojn. Ĝi sin liberigis de malriĉeco en 2019 per disvolvado de terkultivado kaj bredado. Samtempe ĝi trejnis lokanojn por helpi al ili akiri fakajn laborpostenojn ekster la vilaĝo. Ankaŭ laborejo pri kartona pakado estis starigita en la vilaĝo por liveri stabilajn lokajn laborojn.

Estis la kvara fojo, ke Xi vizitis la Flavan Riveron en malpli ol unu jaro. La rivero longa je 5 464 kilometroj estas rigardata kiel la lulilo de la ĉina nacio.

Prezidanto Xi diris lunde, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo nun troviĝas en ŝlosila momento, kiu heredas la pasintecon kaj brakumas la estontecon, ĉar la mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento.

En interŝanĝo de gratulaj mesaĝoj kun sia birma paralelulo U Win Myint, por festi la 70an datrevenon de duflankaj diplomatiaj rilatoj, Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de ĉina-birmaj rilatoj.

Xi diris, ke li volas labori kun Win Myint por antaŭenigi la duflankajn rilatojn sur la vojo de konstruado de ĉina-birma komunumo kun komuna estonteco kaj ebligi al la du popoloj esti bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj "Paukphaw" por ĉiam. Li sugestis, ke la du landoj plifortigu duflankajn altnivelajn interŝanĝojn, firmigu politikan reciprokan fidon, profundigu praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj plifortigu kunordigon kaj kunlaboron en multflankaj kadroj.

Win Myint gratulis Ĉinion pro la sukcesa okazigo de la "du sesioj", kaj esprimis sinceran dankon pro la valora helpo kaj forta subteno al la batalo de Birmo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj ĝia ekonomia kaj socia disvolviĝo. Win Myint diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj, kaj la du landoj konsentis konstrui birma-ĉinan komunumon kun komuna estonteco.

La Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) okazigos kunvenon de la 22a ĝis la 24a de junio en Pekino.

La decido estis farita lunde en kunveno de la Konsilio de Prezidantoj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, kiu estis prezidita de Wang Yang, prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Wang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis, ke la praktiko de formalaĵoj por formalaĵoj devas esti forigita en venontaj kunvenoj kaj esplorvojaĝoj. Krome, li alvokis antaŭenigi la rolon de movebla platformo por ke politikaj konsilantoj plenumu siajn devojn, faciligante la efektivigon de iliaj sugestoj.

Ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi esprimis esperon, ke Britio respektu la legitiman rajton de Ĉinio pri protekto de nacia sekureco en Honkongo lunde dum telefona konversacio kun brita ministro pri eksterlandaj aferoj Dominic Raab. Wang diris, ke Ĉinio kaj Britio, kiel du gravaj landoj kun tutmonda influo, havas la komunan respondecon pri protekto de paco kaj disvolviĝo de la mondo, kaj ke fortigi reciprokprofitan kunlaboron en vastaj kampoj inter la du flankoj konformas al fundamentaj kaj longtempaj interesoj de la du popoloj.

Wang akcentis, ke honkongaj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio, kaj neniu ekstera interveno estas permesita. Li atentigis, ke konservi nacian sekurecon en Honkongo koncernas la kernajn interesojn de Ĉinio, kio estas grava demando de principo kaj devas esti sekvata. Li diris, ke la centra registaro respondecas pri konservo de nacia sekureco en Ĉinio, kiel tio okazas en iu ajn alia lando.

Raab diris, ke Britio sin devontigas al disvolvado de fortaj duflankaj rilatoj kun Ĉinio, esprimante kredon, ke post la kronvirusa pandemio, la du flankoj plifortigos kunlaboron pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, inkluzive de klimatŝanĝiĝo kaj irana nuklea demando. En la kadro de maturaj brita-ĉinaj rilatoj, la du flankoj povas havi sinceran interŝanĝon de opinioj pri ĉiaj temoj. Raab aldonis, ke Britio volas zorge pripensi la enhavon de hodiaŭaj profundaj interŝanĝoj, kaj plu komunikiĝi kun Ĉinio en la spirito de reciproka respekto.

Zhang Xiaoming, vicdirektoro de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, diris, ke ju pli forta estas la bazlinio de nacia sekureco, des pli granda estas la spaco por "unu lando, du sistemoj".

Li faris la komentojn lunde en interreta simpozio memorfestanta la 30an datrevenon de la promulgo de la Baza Leĝo de Honkongo.

La lastan monaton, la ĉina nacia leĝdona instanco adoptis la decidon ellabori leĝon pri nacia sekureco por Honkongo por kontraŭi eksteran intervenon kaj intencojn serĉi sendependecon de la speciala administracia regiono.

Zhang emfazis, ke tio estas unu el la plej gravaj rimedoj, prenitaj de la centra registaro post la reveno de Honkongo al la patrujo en 1997, historia okazaĵo dum la praktiko de "unu lando, du sistemoj", kaj mejloŝtono en la efektivigo de la Baza Leĝo. Zhang diris, "Mi diris al multaj amikoj, ke sen la ellaborado de la leĝo pri nacia sekureco por Honkongo, la Baza Leĝo ne povas esti plene efektivigita."

Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris lunde, ke la situacio de la kronvirusa epidemio en Eŭropo pliboniĝas, tamen tutmonde ĝi plimalbonigas.

Laŭ Tedros, pli ol 100 000 kazoj estis raportitaj al la MOS en naŭ el la lastaj 10 tagoj, kaj la 7an de junio, pli ol 136 000 kazoj estis raportitaj, tio estis "la plej granda nombro en unu tago ĝis nun". Li diris, ke nun estis raportitaj al la MOS preskaŭ 7 milionoj da kronvirusaj kazoj, kaj preskaŭ 400 000 mortoj.

Rilate la situacion en Afriko, la ĉefo de la MOS diris, ke en plej multaj landoj ankoraŭ kreskas la nombro de kronvirusaj kazoj, kun iuj raportitaj kazoj en novaj geografiaj regionoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin