Amindaj pandoj naskis amindegajn pandidojn

(GMT+08:00) 2020-06-10 14:28:12     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj, mi havas bonan informon pri amindaj pandoj. Lastatempe en la ĉina provinco Sichuan du pandoj Yuanrun kaj Aili naskis po unu idon, helpe de la teknologio de artefarita reproduktado. La du pandidoj estas sanaj kaj viglaj. La bebo de Aili pezas je 219 gramoj, kio kreis novan rekordon de nove naskita pandido en la bazloko.

Ankaŭ en la ĉina urbo Guangzhou estas interesa informo pri pandoj. La temperaturo tie estas ĉiam pli kaj pli alta. Sed la pandoj preferas malvarmon. Tial la bredistoj preparis glaciliton por ili. La pandoj tre ŝatas la liton. Tiuj tri estas unikaj triĝemelaj pandoj en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin