Novaĵoj (Junio 10)

(GMT+08:00) 2020-06-10 16:26:55     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Vojaĝo de prezidanto Xi al la Flava Rivero akcelas ekologian protekton kaj altkvalitan disvolviĝon; Ĉinio kaj la EU konsentis plibonigi rilatojn en la 10a altnivela strategia dialogo.

La inspektvojaĝo de prezidanto Xi Jinping al la Flava Rivero reflektas la grandan gravecon, kiun li donas al la ekologia medio dum la serĉado de la lando pri altkvalita disvolviĝo.

Tio estas la kvara vizito de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, al la "Patrina Rivero" de Ĉinio en unu jaro.

La protekto de la Flava Rivero estas tre grava por la granda rejuniĝo kaj daŭripova disvolviĝo de la ĉina nacio. Tio klarigas, kial Ĉinio difinis la ekologian protekton kaj altkvalitan disvolviĝon de la baseno de la Flava Rivero kiel gravan nacian strategion. La akvovojo longa je 5 464 kilometroj estas la lulilo de ĉina civilizo. La rivero nutras ĉirkaŭ 12% de la loĝantaro de Ĉinio, irigacias ĉirkaŭ 15% de la plugebla tero, subtenas 14% de la malneta enlanda produkto de la lando kaj liveras akvon al pli ol 60 urboj.

Post antaŭaj vizitoj al la provinco Gansu en la lasta aŭgusto, la provinco Henan en la lasta septembro kaj la provinco Shanxi en majo, ĉiu el kiuj troviĝas en la baseno de la Flava Rivero, Xi, lunde posttagmeze, inspektis la Ningxia-an Huj-an Aŭtonoman Regionon, kie li vizitis sekcion de la Flava Rivero en la urbo Wuzhong por informiĝi pri klopodoj por plifortigo de ekologia protekto de la rivero.

Xi marde inspektis la urbon Yinchuan. Xi vizitis kamparan ekoturisman parkon kaj vinberejon apud la montaro Helan por informiĝi pri disvolviĝo de agrikulturo kun lokaj trajtoj kaj klopodoj por plifortigo de ekologia protekto de la montoj.

Xi emfazis la neceson aktive disvolvi akvoŝparan agrikulturon kaj sin deteni de akvo-malŝpara irigacio, kiam li vizitis kamparan ekoturisman parkon en la gubernio Helan por informiĝi pri la integra disvolviĝo de moderna agrikulturo kaj libertempa turismo.

Prezidanto Xi diris marde, ke li volas labori kun sia filipina paralelulo Rodrigo Duterte por kontinue levi la rilatojn de ampleksa strategia kunlaboro de siaj landoj al novaj niveloj.

"Mi donas grandan gravecon al la disvolviĝo de ĉina-filipinaj rilatoj," Xi diris, kiam li interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun Duterte por festi la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj. Xi emfazis en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Filipinoj ambaŭ estas en gravega momento de disvolviĝo, kaj ili havas vastajn perspektivojn de kunlaboro. Ĉinio sentas empation por Filipinoj meze de la kronvirusa epidemio kaj volas labori kun la filipina flanko por venki la malfacilojn kune. Xi diris ankaŭ, ke precipe en la lastaj jaroj la du landoj profundigis sian politikan reciprokan fidon, kontinue vastigis kunlaboron en diversaj kampoj, kaj akiris fruktodonajn rezultojn en la kunlaboro de la Zono kaj Vojo, portante konkretajn avantaĝojn al la du popoloj kaj kontribuante al regionaj stabileco kaj disvolviĝo.

En sia mesaĝo, Duterte diris, ke amikeco kaj parenceco inter la filipina kaj ĉina popoloj daŭris jam mil jarojn. De post la starigo de diplomatiaj rilatoj en 1975, la amikeco inter la du landoj konstante disvolviĝis. Nun, sekureco kaj stabileco de la mondo kontinue alfrontas defiojn, kaj netradiciaj sekurecaj minacoj kiel kronvirusa epidemio fariĝis pli elstaraj.

Marde dum sia 10a altnivela strategia dialogo, Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) konsentis disvolvi pli proksimajn rilatojn pri serio da demandoj.

La dialogo, okazigita per videoligo, estis kunprezidita de ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj Josep Borrell, supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko.

Wang diris, ke kun kunlaboro kaj konsento ĉiam pli grandaj ol konkurenco kaj diferencoj, Ĉinio kaj la EU estas longtempaj, ampleksaj, strategiaj partneroj, kaj ambaŭ flankoj devas preni la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj kiel novan deirpunkton por disvolvi pli proksimajn rilatojn.

Borrell diris, ke la EU havas altajn atendojn pri siaj rilatoj kun Ĉinio kaj faros klopodojn por certigi pli proksimajn rilatojn. Li aldonis, ke ambaŭ la EU kaj Ĉinio estas firmaj subtenantoj de multflankismo, kaj ke la EU bonvenigas la aktivan partoprenon de Ĉinio en internacia kunlaboro.

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Hua Chunying, diris marde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio plurfoje ripetis, ke ĝi havas neniun intencon partopreni en la tiel nomata triflanka intertraktado pri armila regado kun Usono kaj Rusio.

Ŝi faris la rimarkojn post la invito el usona speciala sendito pri armila regado Marshall Billingslea, kiu skribis en sia Twitter-konto, ke la tempo kaj la loko por intertraktado pri nukleaj armiloj en junio estis fiksitaj kaj ankaŭ Ĉinio estis invitita. Ŝi diris, "Ni rimarkis, ke Usono plurfoje menciis Ĉinion pri pluvalidigo de la Nova Traktato pri Redukto de Strategiaj Armiloj, kio estas konstanta taktiko por liberigi ĝin de respondeco.

Oficialaj donitaĵoj montris merkrede, ke la konsuma inflacio de Ĉinio malpliiĝis en majo por la refalo de manĝaĵaj prezoj dum la orda rekomenco de laboro kaj produktado meze de stabila situacio de la kronvirusa epidemio.

Laŭ donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo, la konsumantara prezindico de Ĉinio, ĉefa mezurilo de inflacio, maje kreskis je 2,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, malpli ol la kresko de 3,3% en aprilo.

Laŭmonate, konsumaj prezoj falis je 0,8%. Manĝaĵaj prezoj, kiuj okupas preskaŭ trionon de la graveco en la konsumantara prezindico de Ĉinio, falis 3,5% en la lasta monato.

Laŭ detaloj, vegetaĵaj prezoj falis je 12,5% kompare kun aprilo pro pliiĝo de la provizado. La porkaĵaj prezoj malkreskis je 8,1% kompare kun la antaŭa monato, ĉar produktado de porkaĵoj daŭre renormaliĝis kaj varma vetero subpremis konsumon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin