Ĉinio publikigis artikolon eksponantan krizon de "Uson-stilaj homrajtoj dum pandemio"

(GMT+08:00) 2020-06-11 14:56:34     Redaktoro:Xiao
La Ĉina Societo pri Studo de Homaj Rajtoj ĵaŭde publikigis artikolon titolitan "La Kronvirusa Pandemio Grandigas la Krizon de 'Uson-stilaj Homaj Rajtoj'."

La artikolo diris, ke la egoisma, mallongvida, senefika kaj nerespondeca respondo de la usona registaro kaŭzis la tragedion, en kiu ĉirkaŭ 2 milionoj da usonanoj estis infektitaj per la viruso kaj pli ol 110 000 mortis pro la malsano.

Laŭ la artikolo, tio elmontris la longe ekzistantajn kaj nun malboniĝantajn problemojn en Usono, inkluzive de tiuj pri dividita socio, la polariziĝo inter riĉuloj kaj malriĉuloj, rasa diskriminacio kaj la nesufiĉa protekto de la rajtoj kaj interesoj de vundeblaj grupoj.

La artikolo diris ankaŭ, ke tio kondukis la usonan popolon al gravaj katastrofoj de homaj rajtoj. La usona registaro ignoris la pandemiajn avertojn, prioritatigis kapitalajn interesojn kaj politikigis la kontraŭ-pandemian klopodon en sia respondo al la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin