Estas tempo por Usono akcepti juĝon

(GMT+08:00) 2020-06-11 20:44:45     Redaktoro:Xiao
"Estas tempo por Usono akcepti enketon kaj juĝon," tiel skribis la usona Unio pri Civilaj Liberecoj lastatempe en la letero sendita al Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN. Ĝi petis la UN okazigi urgan kunvenon kaj komenci enketon pri ĉirilataj aferoj. Samtempe ĝi emfazis, ke la UN devas subteni petojn de usona socio kaj respondecigi la usonan registaron pri malobservoj de homaj rajtoj.

En la pasintaj 10 tagoj, multaj homoj manifestaciis tra la mondo pro la morto de George Floyd. Lia morto elmontris la seriozan rasan diskriminacon en Usono kaj kaŭzis fortan publican indignon de la mondo. Laŭ balotrezultoj, kiuj estis kune publikigitaj de ĵurnalo Wall Street kaj Nacia Broadkasta Korporacio la 8an de junio, ke 80 procentoj da usonanoj opinias, ke Usono estas ekster la regado.

Bedaŭrinde, pli kaj pli multaj tragedioj senĉese okazas.

Malĝoje, iuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj ne serĉas rimdeojn por solvi la problemojn, sed senĉese malbonigas kaj profundigas la rasan diskriminacion. Iliaj agadoj detruas la nacian reputacion de Usono!

La mondo fojfoje vidas, ke iuj usonaj politikistoj estas veraj kreantoj de homrajtaj katastrofoj. Ni volas demandi, ĉu ili ankoraŭ havas minimuman honton?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin