Novaĵoj (Junio 11)

(GMT+08:00) 2020-06-11 16:26:09     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi substrekis gajnon de la batalo kontraŭ malriĉeco; Ĉinio publikigis artikolon eksponantan krizon de "Uson-stilaj homrajtoj dum pandemio".

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis klopodojn por certigo de decida venko en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj elimino de malriĉeco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo en la ĉina nordokcidenta Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono.

Xi substrekis plenan efektivigon de la decidoj kaj planoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diligentan laboron por venki la influon de la kronvirusa epidemio kaj donon de prioritato al certigo de stabila dungado kaj popola vivteno. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por daŭrigi konstruadon de bela nova Ningxia kun ekonomia prospero, etna unueco, bela medio kaj bonfartaj loĝantoj.

Dum sia inspektvojaĝo de lundo ĝis merkredo, Xi vizitis lokojn inkluzive de la urboj Wuzhong kaj Yinchuan por informiĝi pri klopodoj por kunordigo de regula epidemia bridado kun ekonomia kaj socia disvolviĝo, firmigo de atingoj en mildigo de malriĉeco, fortigo de ekologia kaj media protekto kaj antaŭenigo de etnaj unueco kaj progreso.

Dum vizito al la loĝkomunumo Jinhuayuan, kie homoj de pluraj etnogrupoj vivas kune, Xi diris, ke neniu sola etnominoritato devas esti postlasita en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj flankoj. Li aldonis, ke ebligi homojn de ĉiuj etnogrupoj marŝi man-en-mane al modere prospera socio en ĉiuj aspektoj prezentas la bonegan tradicion de la ĉina nacio kaj la grandan forton de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj.

Marde posttagmeze Xi vizitis kamparan ekoturisman parkon en la urbo Yinchuan por informiĝi pri disvolviĝo de moderna agrikulturo en Ningxia kaj funkciado de agrikulturaj kooperativoj por helpi kamparanojn pliigi enspezon.

Xi emfazis persisti pri evoluiga filozofio kun popolo kiel la centro kaj meti la interesojn de kamparanoj sur la unuan lokon en disvolvado de moderna agrikulturo kaj kultura turismo. Li postulis senĉesajn klopodojn por plene efektivigi la regulajn bridajn rimedojn kontraŭ la epidemio kaj akceli la revenon de normalaj laboro kaj vivo.

Dum vizito al vinberejo en Yinchuan apud la montaro Helan, Xi diris, ke la montoj konsistigas ŝirmilojn por ekologia sekureco en la nordokcidenta parto de Ĉinio. Li postulis rezolutajn rimedojn por plifortigi la ekologian protekton de la montoj. Xi diris, ke la vinindustrio havas promesplenajn perspektivojn, ĉar la vivnivelo de ĉinoj daŭre altiĝas.

Merkrede matene Xi aŭskultis raportojn pri laboro de la Ningxia-a regiona komitato de la KPĈ kaj la regiona registaro, kaj donis sian agnoskon pri la progreso, kiun Ningxia akiris en diversaj laboroj. Xi emfazis senĉesajn klopodojn por antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon, rapidigi transformiĝon de reĝimo de ekonomia kresko, kaj akceli industriajn transformiĝon kaj altgradigon kaj la anstataŭigon de malnovaj kreskigaj movfortoj per la novaj.

La Ĉina Societo pri Studo de Homaj Rajtoj ĵaŭde publikigis artikolon titolitan "La Kronvirusa Pandemio Grandigas la Krizon de 'Uson-stilaj Homaj Rajtoj'."

La artikolo diris, ke la egoisma, mallongvida, senefika kaj nerespondeca respondo de la usona registaro kaŭzis la tragedion, en kiu ĉirkaŭ 2 milionoj da usonanoj estis infektitaj per la viruso kaj pli ol 110 000 mortis pro la malsano.

Laŭ la artikolo, tio elmontris la longe ekzistantajn kaj nun malboniĝantajn problemojn en Usono, inkluzive de tiuj pri dividita socio, la polariziĝo inter riĉuloj kaj malriĉuloj, rasa diskriminacio kaj la nesufiĉa protekto de la rajtoj kaj interesoj de vundeblaj grupoj. La artikolo diris ankaŭ, ke tio kondukis la usonan popolon al gravaj katastrofoj de homaj rajtoj. La usona registaro ignoris la pandemiajn avertojn, prioritatigis kapitalajn interesojn kaj politikigis la kontraŭ-pandemian klopodon en sia respondo al la epidemio.

Ĉinio merkrede refutis raporton de aŭstralia instituto pri strategia politiko, kiu asertis, ke Ĉinio kolektas informojn per miloj da organizoj, tuŝante transmarajn ĉinajn komunumojn kaj eksterlandajn elitojn kaj akcelante ĉinajn interesojn.

Proparolanto Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke ĉi tiu instituto jam delonge ricevis financan subtenon de la usona registaro kaj ĝiaj armilaj liverantoj. Ĝi estas fervora pri fabrikado kaj sensaciigo de kontraŭĉinaj temoj.

Hua diris, ke la akademia kredindeco de la instituto estas serioze pridubita. Ŝi aldonis, ke la instituto ankaŭ fabrikis absurdan raporton rilatan al la demando de Xinjiang. Ĉinio ĉiam insistis disvolvi rilatojn kun aliaj landoj laŭ la principoj de reciproka respekto kaj ne-interveno en alies internajn aferojn.

Ĉinio merkrede riproĉis la rimarkojn de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri la subteno de la Honkonga kaj Ŝanhaja Banka Korporacio (HŜBK) al la leĝdono de Honkongo pri nacia sekureco, urĝante la usonan flankon adopti ĝustan vidpunkton kaj haltigi semadon de malakordo kaj demagogiajn akuzojn.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkon, kiam oni petis ŝin komenti la deklaron de Pompeo, en kiu li asertis, ke ŝajnas, ke la deklaro de fideleco ne povis akiri sufiĉan respekton al la Honkonga kaj Ŝanhaja Banka Korporacio en Pekino, kiu plu uzas la komercon de la banko en Ĉinio kiel politikan levilon kontraŭ Londono. Li diris ankaŭ, ke la minaco de Ĉinio kontraŭ la banko devas servi kiel "singarda rakonto", kaj montras, kial landoj devas eviti ekonomian troan dependecon de Ĉinio.

Responde al la rimarkoj, Hua diris en regula gazetara konferenco, ke estas mallarĝa kaj ridinda praktiko preni homojn kiel "minacatajn", nur ĉar ili ne sekvas Usonon por ataki Ĉinion.

Ĉinio publikigis sian Bultenon pri la Dua Nacia Censo pri Poluaj Fontoj. La enketo estis farita de 15 ministraj departementoj dum tri jaroj kaj celis identigi poluajn minacojn tra la lando.

La ĉiujardeka censo rivelas la skalon, strukturon kaj distribuadon de la nunaj poluaj fontoj.

Zhao Yingmin, vicministro pri ekologio kaj medio, diris, ke tio havas gravan rolon por gajni nian malfacilan batalon kontraŭ poluado kaj subtenos la protekton de la ekologio kaj medio de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin