Fokusoj de la Semajno (Jun. 12)

(GMT+08:00) 2020-06-12 15:55:16     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Multaj eksterlandaj observantoj konsentis, ke la blanka libro "Batalo kontraŭ Kronvirusa Epidemio: Ĉinio en Agado", publikigita dimanĉe de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, havas tutmondan sciencan valoron por diversaj landoj por lerni la sperton de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio.

Laŭ la blanka libro, la ĉina registaro publikigis la blankan libron por konservi registron pri propraj klopodoj de la lando por batalo kontraŭ la viruso, dividi sian sperton kun aliaj landoj de la mondo kaj klarigi siajn ideojn pri la tutmonda batalo.

Lee Hee-ok, direktoro de la Sungkyun-Instituto pri Ĉinaj Studoj en la Universitato Sungkyunkwan en Sud-Koreio, diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, la efika regado kaj fortaj kontraŭepidemiaj rimedoj de la ĉina registaro ebligis al Ĉinio rapide bridi la novan kronviruson.

Ronnie Lins, direktoro de la Ĉina-Brazila Centro pri Esploro kaj Komerco, diris, ke li estas impresita de tio, ke medicina personaro tra Ĉinio vojaĝis al Wuhan por batali kontraŭ la epidemio, kaj ke nur komuna agado de la tuta socio povas efike preventi kaj regi la epidemion. Lins aldonis, ke en sia batalo kontraŭ la nova kronviruso, Ĉinio ĉiam persistas en scienca sinteno kaj uzis altteknikajn rimedojn kiel grandan datumon kaj artefaritan intelekton.

Usonaj mediatoj raportis en la 5a de junio, ke usona prezidento Donald Trump ordonis al Pentagono retiri ĉirkaŭ 10 000 usonajn soldatojn el Germanio antaŭ la fino de septembro. La ĵurnalo Wall Street citis rimakojn de usonaj oficialuloj en sia raporto, ke la registaro de Trump planis retiri 9 500 el 34 500 usonaj soldatoj el Germanio. La plano tuj estigis varmajn diskutojn de diversaj rondoj en Germanio kaj Usono.

La novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke iu bone informita oficialulo pri sekreta servo diris, ke la usona flanko entreprenis la retiron de soldatoj el Germanio en la pasinta septembro kaj definitivigis la detalojn lastatempe, tio estas transigi parton de la usonaj soldatoj retiritaj el Germanio al Pollando kaj aliaj aliancanoj, kaj la ceteraj revenos al Usono. La oficialulo aldonis, ke la kaŭzo kuŝas en tio, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo pliigis la elspezojn por defendo, tial ne necesas tiom granda nombro da usonaj soldatoj en Germanio, kaj tio havas neniun rilaton kun streĉeco inter Trump kaj germana ĉefministro Angela Merkel. Sed multaj homoj klare scias, ke la klarigo de Usono estas nekonvinka. Fakte, malkonsentoj inter Usono kaj Germanio en serio da demandoj jam ŝancelis duflankajn striktajn rilatojn. Iuj analizantoj opiniis, ke la movo de Trump celas premi la germanan registaron kaj samtempe urĝi usonajn aliancanojn agi laŭ instrukcioj de Vaŝingtono.

Retejo de la revuo Spegulo aperigis artikolon en la 30a de majo, dirante, ke Merkel esperas proksimiĝi al Pekino kiel ĉefministro de Germanio, la venonta deĵoranta prezidanto-lando de la Eŭropa Unio. Ŝi emfazis la bezonon prioritatigi disvolvadon de la rilatoj kun Ĉinio en eksteraj aferoj, ne nur en la kampo de komerco. Ŝi diris, ke oni devas rekoni la pozicion de Ĉinio en internaciaj institucioj kaj bezonas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de klimatŝanĝiĝo, mediprotekto kaj sansekureco

Ĉinoj ofte diras, ke kio estas perdita en ia situacio, estas kompensita en alia situacio. La germana strategio denove rigardi orienteon eble ricevos neatenditan rikolton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin