Kiom kostas kuraci pacienton de kronvirusa malsano? ----Raporto pri blanka libro Bati Covid-19: Ĉinio en Agado

(GMT+08:00) 2020-06-12 17:12:14     Redaktoro:Shanshan


Kiom da mono necesas por kuraci pacienton infektitan de COVID-19? 30-jara Nie Jia resaniĝis post 33-taga kuracado. Li diris, ke li tute ne scias kiom kostas la kuracado.

La 7an de junio, la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio publikigis blankan libron Bati Covid-19: Ĉinio en Agado, kiu registris la veran ĉinan kontraŭepidemian penigan historion kaj resumis ĉinajn spertojn kaj agmanierojn.

Laŭ la Blanka Libro, la averaĝa kosto por unu paciento infektita de COVID-19 estas 23 mil juanoj, ĉirkaŭ 3 250 usonaj dolaroj, por unu severa kazo la kosto estas 150 mil juanoj, ĉirkaŭ 21 mil usonaj dolaroj; kaj kostas pli multe por kuraci krizan malsanulon, ĉar por tia ĉi kazo necesas ECMO, kies unufoja uzo kostas pli ol cent mil juanojn, ĉirkaŭ 14 mil usonajn dolarojn. Ekzemple, iu 70-jara paciento estas savita danke al atentema kuracado kaj zorgado de pli ol dek kuracistoj kaj flegistoj en dekoj da tagoj kaj por li oni pagis 1,5 milionojn de juanoj, ĉirkaŭ 212 mil usonajn dolarojn.

La menciitaj kostoj estis pagitaj tute de la ĉina registaro. Jes, nenion pacientoj pagis. Ĝis la 31a de majo, la ĉina registaro pagis por 58 mil pacientoj 1,35 miliardojn da juanoj, ĉirkaŭ 19 milionojn da usonaj dolaroj. Kaj ĝis la 31a de majo ĉinaj diversnivelaj registaroj aranĝis sume 162,4 miliardojn da juanoj, ĉirkaŭ 22,98 miliardojn da usonaj dolaroj, por prevento kaj regado de la epidemio.

Kiu povas resti hejme en 76 tagoj, nome 1 800 horoj? Kia sperto estas?

Ŝajne tio ne eblas, tamen tion faris 11,08 milionoj da loĝantoj en la urbo Wuhan, 59,27 milionoj da loĝantoj en provinco Hubei, kaj 1,4 miliardoj da ĉinoj.

Dum la kvaranteno homoj lernis en interreto, praktikis kuirarton, akompanis familianojn, en diversaj rimedoj sin malstreĉis kaj batalis kontraŭ la epidemio en neimagebla pozitiva kaj optimisma sinteno. Ĵeti rubaĵojn ekster hejmo fariĝis la plej ĝojiga momento.

Kial ni povis tiel ĝoje resti hejmen? Ĉar nombro da homoj protektas nin prenante pezan premon. Ili estas la 540 mil kuracistoj en Hubei kaj Wuhan, la pli ol 40 mil armeaj kuracistoj kaj flegistoj, kiuj en la unua tempo iris al Hubei kaj Wuhan por helpo, ankaŭ milionoj da tutlandaj kuracistoj kaj flegistoj; ili estas policanoj, laborantoj de loĝkvartaloj, konstruantoj, volontuloj, portistoj, sanitaraj laboristoj, ĵurnalistoj kaj tiel plu. Dum la epidemia periodo ni ĉiuj staras ĉe nia ŝtato.

La blanka libro registris ankaŭ dankemon kaj helpemon de ĉinaj popolanoj.

En la plej malfacila tempo de prevento kaj regado de la epidemio ĉinoj ricevis kondolencojn kaj subtenojn de pli ol 170 landoj, donacojn de 77 landoj kaj 12 internaciaj organizoj. Kaj urĝajn kreditojn kaj subtenojn de multlandaj bankoj.

Ĉion ĉi memoras la ĉina popolo. La ĉina nacio estas dankema kaj donas prunon interŝanĝe kontraŭ persiko, kaj Ĉinio ĉiam kiel eble plej forte donas helpon al la internacia komunumo.

Post eksplodo de la epidemio, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis aŭ renkontiĝis kun 50 gvidantoj kaj respondeculoj de aliaj landoj kaj internaciaj organizoj, li konigis ĉinajn klopodojn kaj efikojn en batalo kontraŭ la epidemio;

Ĉinio faris pli ol 70 interŝanĝojn pri prevento kaj regado de la epidemio kun ASOAL, EU, AU, APKO, ŜKO kaj aliaj internaciaj kaj regionaj organizoj, Korea Respubliko, Japanio, Rusio, Usono, Germanio kaj aliaj landoj, kaj tradukis dokumentojn kaj materialojn pri kuracado, prevento kaj regado en alianj lingvojn kaj dividis ilin kun pli ol 180 landoj kaj pli ol 10 internaciaj kaj regionaj organizoj.

De la 1a de marto ĝis la 31a de majo, Ĉinio eksportis kontraŭ-epidemiajn varojn al 200 landoj kaj regionoj, inkluzive de 70,6 miliardoj da maskoj, 340 milionoj de kompletoj da protektaj kostumoj, 115 milionoj da okulvitroj, 96,7 mil spiriloj, 225 milionoj da testiloj kaj 40,29 milionoj da infraruĝaj termometroj. La eksporto klare kreskis kaj forte subtenis koncernajn landojn por prevento kaj regado. Cetere, Ĉinio aktive partoprenis kaj efektivigis iniciaton de G20 por plilongigo de ŝuldoj kaj anoncis, ke rilataj 77 evoluantaj landoj portempe haltu en repago de ŝuldoj.

Malgraŭ tio, iuj landoj ankoraŭ intencis politikigi kaj malpurigi la agojn de Ĉinio pri subteno al monda preventado.

Kiam la epidemio estas tiel serioza kaj rilatas al la vivoj de iliaj popolanoj, kial ili ignoras sian mankon de kapablo kontraŭ la epidemio kaj kontine metas ĉapelojn sur Ĉinion?

Mi pensas, ke verŝajne ili vere ne povas kompreni tion, ke kiel tiu ĉi granda lando kun 1,4 miliardoj da loĝantoj havas pli malgrandajn nombrojn de infektitoj kaj mortintoj pro la kronvirusa malsano ol multaj evoluintaj landoj?

La sekreto ĝuste kaŝas en la vorto "Ĉinio".

Ĉinio

Ĉ----- Ĉiam preni vivojn de la popolo sur la unuan lokon. Ne konsiderante koston Ĉinio savis ĉiun pacienton ĉu bebo, kiu nur aĝas 30 horojn, ĉu maljunulo, kiu aĝas pli ol cent jarojn.

I------ Izoli viruson, ne amon. Dum la epidemio Ĉinio plenumis la historie plej grandampleksan izolitecon, "akceptis kaj kuracis ĉiujn kuracendajn malsanulojn, ekzamenis ĉiujn testendajn homojn kaj apartigis ĉiujn apartigendajn homojn", bremsis disvastigon de la epidemio, ŝanĝis danĝeran procezon de disvastigo de la viruso. Ankaŭ pro la trimonata kvaranteno ni pli multe zorgas pri niaj familianoj kaj amikoj, ni pli multe varoligas nian normalan vivon, kaj koroj de ĉinoj pli kaj pli intime proksimiĝas.

N----- Novaj sciencoj kaj teknologioj. Ne eblas venki katastrofojn kaj epidemiojn por la homaro sen scienca disvolvado kaj teknika novigado. Por solvi scienc-esplorajn malfacilojn Ĉinio fokusiĝis al klinika kuracado, vakcina esplorado kaj testaj teknikoj kaj produktoj, virala etiologio kaj epidemiologio kaj konstruado de bestaj modeloj. Por preventado kaj regado Ĉinio sufiĉe uzas grandajn datumojn kaj artefaritan inteligenton en juĝo pri epidemiaj tendencoj, epidemiologiaj enketoj, trovo de ĉiu infektito kaj spuro kaj izolado de proksimuloj. Ĉinio uzis ankaŭ teknikon 5G pri videa konversacio por ke loĝantoj en foraj montregionoj rekte kontakiĝu kun altnivelaj spertuloj en grandaj urboj.

I------ Interregiona helpo. Oni diras, ke kiam vi suferas malfacilon, helpo venas de ĉiu flanko. Dum la epidemio, la internacia komunumo helpis nin, tutglobaj ĉindevenuloj donis helpon kaj la tutlandaj popolanoj staris ĉe la hubei-anoj kaj kune venkis malfacilojn. Samtempe ni ankaŭ senegoisme helpis aliajn landojn per spertoj el Wuhan kaj Hubei. Ĉinio ĉiam tenas la ideon pri komunumo kun komuna estonteco de la homaro, tenas respondecon de granda lando kaj batalas kune kun aliaj landoj.

O----- Opinio malferma kaj reago rapida. Danke al rapida reago Ĉinio en pli ol unu monato forte turnis la situacion de la epidemio, unupaŝe bremsis disvastigon de la epidemio; en preskaŭ du monatoj regis nombron de ĉiutaga nova kazo malpli ol dek; kaj en preskaŭ tri monatoj gajnis decidajn fruktojn de venko en Wuhan kaj Hubei, protektis sekurecon de vivoj kaj sanon de popolanoj, ankaŭ grande kontribuis al regiona kaj monda publika sano.

Jen la parta enhavo de la Blanka Libro Bati Covid-19: Ĉinio en Agado. Se vi interesiĝas, bonvole legu ĝin, kiu notas la historion kaj neordinaran jaron 2020, kion ni spertis kaj spertas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin