Ĉu Mike Pompeo havas rajton priparoli "religian liberecon"

(GMT+08:00) 2020-06-13 13:43:45     Redaktoro:Pluveta

En la lastaj tagoj Usono publikigis raporton pri tutmonda religia libereco de la jaro 2019, kiu kalumnis ĉinan religian politikon. En la samtaga gazetara konferenco, usona ŝtata sekretario Mike Pompeo refoje kalumnis, ke Ĉinio faris subpremon al religioj. Sed ni kredas ke saĝuloj ne aĉetas famojn.

Usono ĉiam intervenas en la internajn aferojn de aliaj landoj en la nomo de "religia libereco". En la lastaj jaroj, Usono foje kaj foje faris stigmatizajn atakojn al multaj landoj, inkluzive de Ĉinio.

Evidente, la "religia libereco" de Pompeo senĉese prezentas lian hipokritecon kaj duoblan normon. Longtempe en Usono estas serioza rasa diskriminacio. Krome, en la pasintaj jardekoj, Usono kaŭzis multajn militojn en Afganio, Irako, Sirio kaj aliaj landoj, kiuj kreis seriozajn humanismajn katastrofojn.

Ni volas refoje emfazi la fakton, ke saĝuloj ne aĉetas famojn. Kiel estas la vera religia politiko kaj situacio en Ĉinio? La ĉina popolo klare konas la verecon. Se iuj usonaj politikistoj volas kaj povas, ni proponas, ke vi malfermu viajn okulojn kaj bone vidu kaj konu la verecon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin