Novaĵoj (Junio 12)

(GMT+08:00) 2020-06-12 18:03:12     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 12a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi alvokis profundigon de ĉina-belorusa kunlaboro de Zono kaj Vojo; ĉina ĉefministro okazigis videokunvenon kun sia germana paralelulo. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping proponis ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Belorusio turnu defiojn en oportunojn kaj profundigu kunlaboron en la komuna sekvado de la iniciato Zono kaj Vojo.

Xi faris la rimarkojn nokte en telefona konversacio kun sia belorusa paralelulo Alexander Lukashenko. Xi atentigis, ke de post la eksplodo de la kronvirusa pandemio, Ĉinio kaj Belorusio strikte unuiĝis dividante ĝojon kaj malĝojon kaj zorgante unu pri la alia, kio montris profundan feran amikecon inter la du flankoj kaj la altnivelan trajton kaj apartecon de ĉina-belorusaj rilatoj.

Xi diris, ke Ĉinio firme subtenas Belorusion preni preventajn kaj regadajn rimedojn konforme al siaj naciaj kondiĉoj, kaj volas plu dividi preventajn kaj regadajn spertojn kaj diagnozajn kaj kuracajn planojn kun Belorusio sen rezervo. Li esprimis kredon, ke sub la forta gvidado de Lukashenko, la belorusa popolo povos venki la epidemion kiel eble plej rapide. Li dankis Belorusion pro helpo al ĉinaj civitanoj lernantaj, laborantaj kaj loĝantaj en Belorusio, kaj aldonis, ke li kredas, ke Belorusio plu protektos iliajn sekurecon kaj sanon efike.

Lukashenko diris, ke Ĉinio ĉiam respektis la disvolvan vojon sendepende elektitan de Belorusio. Ĉinio donis fortan subtenon kaj dividis valorajn spertojn en sia batalo kontraŭ la epidemio, kaj ludis gravan rolon en la prevento kaj regado de la epidemio en Belorusio, pro kio Belorusio estas profunde dankema. Lukashenko diris ankaŭ, ke Belorusio volas labori kun Ĉinio por plene uzi ĉina-eŭropajn kargotrajnojn kaj vastigi duflankan komercon, kune konstrui la Zonon kaj Vojon kaj antaŭenigi praktikan kunlaboron en ampleksaj kampoj, kaj ke li fervore atendas bonvenigi ĉinan prezidanton refoje viziti lian landon en frua dato post la pandemio.

Prezidanto Xi Jinping tiutage telefone konversaciis ankaŭ kun sia filipina paralelulo Rodrigo Duterte, sugestante, ke Ĉinio kaj Filipinoj elpensu novigajn manierojn kaj metodojn dum regado de la kronvirusa epidemio por iom post iom rekomenci necesajn personarajn interŝanĝojn kaj antaŭenigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj en kunordigita vojo. Xi diris, ke tiaj klopodoj helpos al la du landoj antaŭenigi sian socian kaj ekonomian disvolviĝon por la avantaĝo de siaj popoloj. Xi emfazis, ke de post eksplodo de la kronvirusa epidemio, la registaroj kaj popoloj de Ĉinio kaj Filipinoj etendis helpajn manojn unu al la alia kaj kune batalis kontraŭ la epidemio, interpretante la fratecon de helpo unu al alia kaj reciproka respekto. Xi diris, ke li ĝojas vidi, ke Filipinoj, sub la gvidado de Duterte, prenis fortajn rimedojn por preventi kaj regi la epidemion kaj atingis pozitivajn rezultojn.

Duterte diris, ke tiu ĉi jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Filipinoj kaj Ĉinio, kio estas grava mejloŝtono en la rilatoj inter la du landoj. Li diris, ke la filipina flanko ĉiam restos amiko de la ĉina popolo kaj ne permesos al iu ajn uzi Filipinojn por okupiĝi pri kontraŭĉinaj agadoj. Lia lando faris grandajn klopodojn kontinue profundigi la amikecon inter la du popoloj kaj esperas pligrandigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi rekomencon de laboro kaj produktado kiel eble plej baldaŭ. Li aldonis, ke Filipinoj plifortigos kunlaboron kun la ĉina flanko kaj la Monda Organizo pri Sano.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj germana ĉefministro Angela Merkel okazigis videokunvenon ĵaŭde.

Li diris, ke la kronvirusa pandemio influis ĉina-germanajn interŝanĝojn kaj kunlaboron. Tamen la duflanka kunlaboro ne haltos pro la pandemio, sed daŭre progresos. Li diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al duflankaj rilatoj, kaj gvidantoj de la du landoj havis telefonan interparoladon antaŭ nelonge.

Li diris, ke Ĉinio pligrandigas sian malfermon kaj pretas krei bonan komercan medion por ke eksterlandaj kompanioj, inkluzive de germanaj, operaciu en Ĉinio, kaj vokis la du landojn plivastigi duflankan malfermon, bone uzi la "rapidan koridoron" de personaraj interŝanĝoj, kiu estis lanĉita por faciligi duflankan komercan kunlaboron kaj rekomencon de produktado, kaj kune konservi la sekurecon kaj stabilecon de provizado kaj industriaj ĉenoj.

Merkel diris, ke Germanio kaj Ĉinio subtenis striktan altnivelan komunikadon. Ĉinio faris grandajn klopodojn por preventi kaj regi la epidemion, kaj la du landoj bone kunlaboris por kontraŭbatali la viruson. Ŝi diris, ke Germanio bonvenigas la insiston de Ĉinio pri plivastigo de malfermo al la ekstera mondo kaj klopodos plu por antaŭenigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj. Ŝi diris, ke Germanio atendas la ŝancon esti deĵoranta prezidanto-lando de la EU por komuna preparo al altnivelaj interŝanĝoj inter la EU kaj Ĉinio, akceli ekzistantajn instituciajn dialogojn, rapidigi la intertraktadon de la duflanka investa interkonsento, fortigi triflankan kontraŭpandemian kunlaboron de la EU, Ĉinio kaj Afriko, kaj antaŭenpuŝi la germana-ĉinajn kaj eŭropa-ĉinajn rilatojn por atingi pli grandan disvolviĝon.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) diris ĵaŭde en deklaro, ke Carrie Lam, ĉefadministranto de la HKSAR, tiutage subskribis la leĝprojekton pri nacia himno laŭ la Baza Leĝo. La leĝprojekto validiĝos tuj post kiam ĝi estos publikigita en la Gazeto vendrede.

Ĉinio ĵaŭde publikigis planon, kiu inkluzivas gravajn projektojn por protekti kaj restarigi ŝlosilajn ekosistemojn de 2021 ĝis 2035.

Por fortigi la ŝirmilojn por ekologia sekureco kaj protekti biodiversecon, naŭ gravaj projektoj kaj 47 ŝlosilaj taskoj estis substrekitaj en la plano, kiu estis eldonita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ministerio de Naturaj Resursoj. Laŭ la plano, la lando celas pliigi sian arbarkovradon al 26% antaŭ 2035, levi la proporcion de plantara kovrado de herbejoj al 60% kaj disvolvi naturparkojn, kun la protektitaj areoj kovrantaj pli ol 18 procentojn de la tutlanda areo.

La municipaj aŭtoritatoj diris merkrede, ke Pekino ĉi-jare konstruos 13 000 bazstaciojn de la kvina-generacia komunika reto por akceli novan infrastrukturan konstruadon.

Laŭ la agadplano de la urbo (2020-2022) pri akcelo de konstruado de nova infrastrukturo, pli ol 30 mil bazstacioj de la kvina-generacia reto estos starigitaj en Pekino ĝis la fino de ĉi tiu jaro.

Laŭ la plano, Pekino akcelos ankaŭ la konstruadon de virtualaj butikoj, karakterizataj de la kvina-generacia reto plus teknologio de virtuala realeco kaj pliigita realeco, kune kun diversaj aliaj aplikaĵoj bazitaj sur la kvina-generacia reto, kaj ankaŭ ĉi-rilatan transformadon de konkursejoj de la Vintraj Olimpikoj de 2022.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin