Novaĵoj (Junio 15)

(GMT+08:00) 2020-06-15 16:34:04     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 15a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Vicĉefministro substrekas bridadon de disvastiĝo de kronviruso en Pekino; la lasta satelito de la ĉina BeiDou-sistemo estos lanĉita. Sekve estos programero Saluton, Esperantujo.

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan dimanĉe urĝis preni rezolutajn rimedojn por bremsi la disvastiĝon de amasiĝaj kazoj de la kronvirusa malsano en Pekino.

Sun faris la rimarkojn en kunveno de la mekanismo pri komunaj prevento kaj regado kontraŭ la kronvirusa epidemio de la Ŝtata Konsilio. Sun diris, ke la novaj amasiĝaj kazoj en Pekino rilatas al Xinfadi, pogranda bazaro de agrikulturaj produktoj, kie multaj homoj kolektiĝas. Sun avertis pri la alta risko de virusa disvastiĝo kaj petis preni rezolutajn respondajn rimedojn. Sun alvokis komenci "plej rigorajn epidemiologiajn enketojn" ĉe kaj ĉirkaŭ la bazaro kaj "kompletan spuradon de fonto" por identigi kaj kontroli la fonton de infekto. Ŝi emfazis levi la kapablon de nukleacida ekzameno en Pekino por kovri ĉiujn ŝlosilajn regionojn kaj ŝlosilajn loĝantojn kaj vastigi la amplekson de ekzamenoj por senprokraste eltrovi infektojn kaj sensimptomajn kazojn.

Sun alvokis komunumojn rigore efektivigi preventajn kaj regadajn rimedojn, eltrovi konfirmitajn kazojn, suspektatajn kazojn, febrajn pacientojn, kiuj povus esti portantoj de viruso, kaj proksimajn kontaktantojn, kaj submetu ilin al kvaranteno en difinitaj instalaĵoj. Ŝi akcentis, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por establi kaj renovigi febrajn klinikojn en ĉiuj medicinaj institucioj, kaj aldonis, ke desinfektado kaj sterilizado estos efektivigataj en bazaroj de agrikulturaj produktoj, restoracioj kaj distribuejoj en la tuta lando. Sun diris ankaŭ, ke la tasko de regulaj prevento kaj regado restas peniga.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj diris lunde, ke ili ricevis raportojn pri 49 konfirmitaj novaj kronvirusaj kazoj en la ĉina ĉeftero dimanĉe, el kiuj 39 estis lokaj propagiĝoj. Neniuj novaj mortoj estis raportitaj.

La Nacia Komisiono pri Sano anoncis en sia ĉiutaga raporto, ke inter la lokaj infektoj, 36 estis raportitaj en Pekino kun la aliaj tri registritaj en la ĉina norda provinco Hebei.

La komisiono ankaŭ identigis 18 novajn sensimptomajn pacientojn. La totalo de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 83 181 kaj la nombro de mortoj sumiĝis je 4 634, dum 112 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado.

Laŭ gazetara konferenco dimanĉe, la ĝenerala liverado de agrikulturaj produktoj en Pekino restas stabila kaj orda.

Wang Hongcun, oficialulo el la Municipa Komerca Administracio de Pekino, diris, ke post la portempa fermiĝo de la bazaro Xinfadi, kiu rilatis la ĵus konfirmitajn kronvirusajn kazojn de la ĉefurbo, ses aliaj grandaj pograndaj bazaroj en la urbo rapide pliigis la liveradon de legomoj.

Wang diris, ke ankaŭ superbazaraj ĉenoj rapide agis, ekzemple Carrefour pliigis rektan aĉeton de legomaj bazoj en la apuda provinco Hebei. Li diris, ke la regadaj rimedoj en la bazaro Xinfadi provizore influis la distribuajn kanalojn, tamen komercaj aŭtoritatoj intensigas klopodojn por kunordigi merkatajn resursojn, kaj la merkata provizado en Pekino povas esti garantiata.

Medicinaj materialoj donacitaj de ĉinaj organizoj kun la valoro de 126 564 usonaj dolaroj atingis Srilankon.

Post kiam la srilanka registaro anoncis tutinsulan elirmalpermeson la 20an de marto por bridi la eksplodon de la kronvirusa epidemio, Jinith De Silva, aganta prezidanto de la Srilanka Ĉina Societo, soifis uzi siajn rilatojn kun Ĉinio por akiri helpon al sia lando - Srilanko.

De Silva diris al la novaj-agentejo Xinhua, "Mi skribis al pluraj organizoj en Ĉinio kaj petis ilin helpi al ni kontraŭbatali la viruson. Dek ses organizoj inkluzive de la Amikeca Fondaĵo en Nankino kaj la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj respondis sindone."

Donacoj, inkluzive de 308 600 vizaĝaj maskoj, 1 600 vizaĝaj ŝildoj, 2 400 protektaj okulvitroj kaj 400 protektaj roboj, estis transdonitaj al la skrilanka ambasadorejo en Pekino kaj al la ĝeneralaj konsulejoj de Srilanko en Ŝanhajo kaj Guangzhou.

De Silva diris, "Mi estis emociita de la fakto, ke ĉiu ĉina amiko tuj respondis. Iuj ĉinaj eksterlandaj amikecaj organizoj donacis al ni pli multe ol ili promesis. Iuj duobligis ĝin."

La ĉinaj donacoj ricevis laŭdon de srilanka ministro pri sano kaj prezidento Gotabaya Rajapaksa, kiu skribis en sia Twitter-konto: "Nian sinceran dankon al la Srilanka Ĉina Societo pro kunordigo de la donacoj."

La Ĉina Oficejo pri Satelita Navigado anoncis dimanĉe, ke la lasta satelito de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou eniris la retrokalkulan fazon por sia lanĉo.

La oficejo diris, ke la satelito de la sistemo BeiDou-3 jam finis terajn provojn kaj aliajn preparojn antaŭ la baldaŭa lanĉo en la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro.

La Ĉina Nacia Komisiono pri Redukto de Katastrofoj kaj la Ministerio pri Krizokaza Traktado komencis krizokazan respondon de nivelo IV post kiam pluvoj kaŭzis grandajn inundojn en la sudokcidenta provinco Guizhou.

La Ministerio pri Krizokaza Traktado diris en deklaro publikigita dimanĉe, ke speciala laborteamo estis sendita al la trafitaj regionoj por gvidi mildigon de la katastrofo.

De la 8a de junio ĝis la 7a horo dimanĉe matene, la inundoj influis ĉirkaŭ 438 000 loĝantojn, lasante almenaŭ 10 homojn mortaj kaj 14 aliajn mankantaj. Ĉirkaŭ 100 domoj disfalis, kaj pli ol 8 000 domoj estis difektitaj.

Laŭ la ministerio, rektaj ekonomiaj perdoj sumiĝis je 880 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 124 milionoj da usonaj dolaroj). Krizokaza respondo de nivelo IV estas la plej malalta en la kvar-nivela nacia sistemo de krizokaza respondo por mildigo de katastrofoj.

La Liberkomerca Haveno Hainan en suda Ĉinio subskribis 35 ŝlosilajn investajn projektojn, inkluzive de ok aliland-investaj projektoj, ĉar la provinco allogas investantojn hejme kaj eksterlande per sia malfermo.

Surloka kaj interreta ceremonio pri subskribo de la projektoj okazis sabate en Haikou, ĉefurbo de la provinco Hainan, kun la totala valoro de pli ol 6,4 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 903 milionoj da usonaj dolaroj). Ili ampleksas konstruadon de liberkomerca haveno, industrian disvolvadon kaj publikajn servojn. La franca energi-giganto EDF, la Shenzhen-a Biloborso kaj Ĉina Orienta Flugkompanio estis inter la partoprenantaj entreprenoj.

La 1an de junio Ĉinio publikigis ĝeneralan planon pri la Liberkomerca Haveno Hainan, celante konstrui la tutan Hainan-insulon en tutmonde influan altnivelan liberkomercan havenon antaŭ la mezo de la jarcento.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin