Leĝofaro por nacia sekureco estas favora turnopunkto al Honkongo

(GMT+08:00) 2020-06-16 20:37:49     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe, en Shenzhen, okazis la internacia simpozio "Sin teni je la reĝimo 'unu lando kaj du sistemoj'kaj perfektigi ĝin – omaĝe al la 30-jariĝo de la promulgiĝo de Honkonga Fundamenta Leĝo". Preskaŭ 200 specialistoj el la ĉina kontinento, Honkong, Makao kaj el Rusio, Britio, Germanio, Hispanio, Barato, ĉeestis la simpozion. La ĉeestantoj ĝenerale opinias, la leĝofaro por nacia sekureco estas favora turnopunkto al Honkongo, transformi malpacon en pacon, kaj grava garantio, fari la reĝimon "unu lando kaj du sistemoj"pli stabila kaj firma en Honkongo.

Surbaze de plena konfido al Honkongo, la ĉina registaro rajtigas al Honkongo, laŭ artikolo 23 de la fundamenta leĝo, partan povon de leĝofaro protekti la nacian sekurecon. Sed dum 23 jaroj, de kiam Honkongo revenis al la patrio, tiu ĉi konstitucia devo ne estis plenumita, kaj kontraŭe, ĝi estis malhonorigata kaj demonigata de iuj politikaj fortoj. Kaj pro tio en Honkongo de tempo al tempo aperis tumulto kaj eĉ elmontriĝis "kolora revolucio", kiu multe minacas la sekurecon de Ĉinio.

La komenca intenco de la fundamenta leĝo estas protekti la unuecon kaj la teritorian integrecon de la lando kaj teni Honkongon en prospero kaj stabileco. Sed tiuj, kiuj kontraŭas Ĉinion kaj malordigas Honkongon, prenis la toleremon de la centra registaro kiel molecon. Ili ligis la interesojn de la 7 milionoj da honkongaj civitanoj al sia freneza militĉaro, volante ŝanĝi la teron kaj la ĉielon. Tion neniu laŭleĝa lando povus elteni. Honkongo estas de la tutaj honkonganoj, kaj Ĉinio firme defendas sian suverenecon super Honkongo.

Deng Zhonghua, vicdirektoro de la Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro pri Aferoj de Honkongo kaj Makao, partoprenis en la simpozio. Li diris, ke la decido pri leĝofaro por nacia sekureco kaj pri aliaj estontaj leĝofaroj en Honkongo estas la plej bona omaĝo al la 30-jariĝo de la promulgiĝo de Honkonga Fundamenta Leĝo.

La estinta krizo nun aliformiĝas en bonŝancon. La honkonganoj, farinte profundan pensadon, jam distingis la intencon de perfortuloj. Ju pli la lando estas sekura, des pli la spaco de "unu lando kaj du sistemoj" estas granda. Pli kaj pli multaj spuroj signas, ke kun la antaŭeniĝo de la leĝofara procezo la honkonga socia ordo iom post iom normaliĝas, la komerca medio ankaŭ estas plibonigita. Honkongo estas centro de internaciaj financo, navigo, komerco, ĝia pozicio nun firmiĝas kaj fortiĝas. La bono kaj stabileco de Honkongo certe alportas esperon al ĉiuj landoj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin