Novaĵoj (Junio 17)

(GMT+08:00) 2020-06-17 17:57:24     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 17a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi telefone konversaciis respektive kun taĝika kaj ekvadora prezidentoj; Pekino levis sian krizokazan respondon al la kronvirusa epidemio ĝis la dua nivelo. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde en telefona konversacio kun sia taĝika paralelulo Emomali Rahmon, ke Ĉinio kaj Taĝikio devas kunordigi klopodojn por bridi la kronvirusan epidemion kaj antaŭenpuŝi duflankan komercon, kaj esti malfermitaj al novaj ideoj por certigi efektivigon de ŝlosilaj projektoj en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Xi emfazis, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Taĝikio atingis novan historian deirpunkton. La du landoj devas plani sian kunlaboron en la "postpandemia epoko" kiel eble plej frue en ŝlosilaj kampoj, inkluzive de ekonomio kaj komerco, investo, energio, interkonekto kaj agrikulturo por realigi novan progreson en la duflankaj rilatoj. Xi diris, ke vera amikeco rivelas sin en tempo de problemoj. Li rememoris, ke kiam Ĉinio estis en malfacila fazo de respondo al la epidemio, la taĝikaj registaro kaj popolo de ĉiuj rondoj subtenis la kontraŭepidemian batalon de Ĉinio en diversaj formoj.

Rahmon diris, ke sub la forta gvidado de Xi, la batalo de Ĉinio kontraŭ la kronvirusa pandemio rikoltis rimarkindajn rezultojn, kaj la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando realigis daŭran sukceson, kio pruvis la elstaran regadan kapablon de la ĉina registaro. Rahmon diris, ke la taĝikia flanko aprezas la grandan subtenon de Ĉinio al Taĝikio por batali kontraŭ la pandemio kaj revigligi la ekonomion, kaj ke lia lando volas profundigi amikecon kaj reciprokan fidon kun Ĉinio, helpi unu la alian, kaj plu akordigi la nacian disvolvan strategion de Taĝikio por la periodo ĝis 2030 kun la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

La saman tagon Xi telefone interparolis ankaŭ kun sia ekvadora paralelulo Lenin Moreno. Xi esprimis sincerajn simpatiojn nome de la ĉinaj registaro kaj popolo pro la disvastiĝo de la kronvirusa epidemio en Ekvadoro. Xi emfazis, ke en la plej malfacila etapo de la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio, la ekvadora registaro ĝustatempe liveris kontraŭepidemiajn provizaĵojn al Ĉinio. Post kiam la epidemio eksplodis en Ekvadoro, la ĉina registaro, lokaj aŭtoritatoj, entreprenoj kaj civilaj organizoj rapide etendis la manojn de helpo al Ekvadoro, kio ilustris la amikan tradicion de la du landoj helpi kaj subteni unu la alian. Li diris, ke Ĉinio volas daŭrigi kunlaboron kun aliaj landoj por batali kontraŭ la malsano kaj kune antaŭenpuŝi konstruadon de komunumo kun komuna sano por la homaro.

Moreno diris, ke la ĉinaj registaro kaj popolo donis valoran helpon kaj subtenon al Ekvadoro por kontraŭbatali la epidemion, kio ege kontribuis al la respondo de lia lando al la pandemio. Ĉinio estas la grava ampleksa strategia partnero de Ekvadoro. Li diris, ke la dulanda kunlaboro baziĝas sur amikeco kaj reciproka profito, kaj ke Ekvadoro esperas lerni la sukcesan sperton de Ĉinio pri batalo kontraŭ la malsano kaj plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por helpi la landon superponti malfacilojn, venki la epidemion kaj revigligi sian ekonomian disvolviĝon.

Chen Bei, ĝenerala vicsekretario de la pekina municipa registaro, diris marde nokte en gazetara konferenco, ke Pekino levis sian krizokazan respondon al la nov-kronvirusa epidemio de la tria ĝis la dua nivelo.

Chen diris, ke fermita administrado rekomenciĝos en la komunumoj en Pekino, kaj ke regionoj klasifikitaj kun alta nivelo de kronvirusa risko estos komplete fermitaj kaj nur personaro povas eniri ilin. Homoj, kiuj lastatempe vizitis la bazaron Xinfadi, la plej grandan pograndan bazaron por fruktoj, legomoj kaj viandoj en Pekino, kaj tiuj, kiuj loĝas en regionoj kun mezaj kaj altaj riskoj, estas malpermesitaj foriri el Pekino.

Proparolanto de la ĉina armeo diris marde, ke la hinda flanko devas strikte limigi siajn frontliniajn trupojn kaj reveni al la ĝusta vojo de dialogo kaj intertraktado por solvi diverĝojn.

Zhang Shuili, proparolanto de la Okcidenta Operaceja Komandejo de la Popola Liberiga Armeo (PLA), faris la rimarkojn en deklaro responde al furioza fizika batalo, kiu eksplodis inter la ĉinaj kaj hindaj landlimaj defendaj trupoj lunde vespere, post kiam hindaj trupoj transiris la linion de efektiva regado por kontraŭleĝaj agadoj kaj intence lanĉis provokajn atakojn. La deklaro estis publikigita per la oficiala Weibo-konto de la Ĵurnalo de la Popola Liberiga Armeo.

Zhang diris, "La hindaj trupoj malobservis siajn promesojn kaj denove transiris la linion de efektiva regado por kontraŭleĝaj agadoj, kaj intence provokis kaj atakis la ĉinajn trupojn, tiel kaŭzante furiozajn fizikajn konfliktojn inter la du flankoj kaj kaŭzante perdojn."

Zhang aldonis, "Ni postulas, ke la hinda flanko strikte limigu siajn frontliniajn trupojn, tuj ĉesigu ĉiajn malobservojn kaj provokajn agojn, kaj kunlaboru kun Ĉinio por reveni al la ĝusta vojo de dialogo kaj intertraktado por solvi la diverĝojn."

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke kiel proksima najbaro, Ĉinio ĉiam sin devontigas al daŭraj paco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo.

Zhao Lijian faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la plej novan situacion sur la duoninsulo. Zhao diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj la Korea Respubliko havas la saman etnan originon kaj estas partioj rekte koncernaj al la temo de la Korea Duoninsulo.

Li diris, ke kiel proksima najbaro kaj amiko, Ĉinio ĉiam subtenas la repaciĝon kaj kunlaboron inter la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj la Korea Respubliko, kaj sin devontigos plu al daŭraj paco kaj stabileco sur la duoninsulo.

La Reunuiga Ministerio de la Korea Respubliko diris marde, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko eksplodigis inter-korean interligan oficejon en la landlima urbo Kaesong de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Ĉina sendito marde petis Usonon tuj nuligi unuflankajn sankciojn kontraŭ Sirio.

Zhang Jun, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke kelkjara ekonomia blokado kaŭzis grandajn malfacilojn al la siria popolo, precipe al virinoj kaj infanoj. La suferoj kaŭzitaj de devalutado de la siria mono kaj leviĝantaj prezoj de varoj, inkluzive de manĝaĵaj prezoj, falas ĉefe sur civilulojn tra la lando.

Zhang diris al virtuala kunveno de la Sekureca Konsilio, "Ni urĝas Usonon aktive respondi al la urĝa petego de la ĝenerala sekretario de la UN kaj lia speciala sendito pri Sirio, kaj nuligi unuflankajn sankciojn tuj." Zhang diris ankaŭ, ke reprezentantoj de iuj membroj de la Sekureca Konsilio parolis pri la situacio de homaj rajtoj en Sirio. Se ili zorgas pri la veraj homaj rajtoj de la siria popolo, ili prenu efektivan agon por respondi al la urĝaj vokoj de la ĝenerala sekretario kaj lia speciala sendito.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin