Tendencoj de epidemia epoko

(GMT+08:00) 2020-06-17 18:07:34     Redaktoro:Pluveta

Post restarigo de laboro kaj produktado, ekspresaj distribuantoj revenis al mia vivo

Mi jam povas aĉetitititititi

Ĉu tio estas reprezalia konsumado? Nun ankaŭ ekzistas reprezalia sportado, reprezalia manĝado, Ĉu vi faris aŭ faros reprezalian konsumadon?

Reprezalia konsumo estas unu el postefikoj lasitaj de la epidemio. Hodiaŭ mi priparolu kun vi kelkajn tendencojn kaj postefikojn de la epidemia tempodaŭro.

La kronvirusa pandemio jam kreis kelkajn rekordojn en la historio de la homaro

Ĝi estas la plej grandskala epidemio post la granda gripo de Hispanio

Ĝi kaŭzis la plej seriozan ekonomian stagnon post la ekonomia depresio de Usono en 1930

Ĝi aperigis la plej grandan malaltiĝon de petrola prezo post fondiĝo de OPEK

Ĉu vi opinias ke la epidemio akcelis disvolviĝon de Ĉinio?

Kvankam mi ne havas ĝustan respondon, sed mi povas analizi por vi

En la epidemia tempodaŭro aperis ankaŭ novaj proponoj kaj novaj postuloj

Unuflanke la epidemio rompis la antaŭan konsuman kutimon

Aliflanke la epidemio akcelis la surretiĝon de diversaj servoj

Kaj naskis novajn proponon kaj postulon. La du kialoj kondukis novan eskaladiĝon de negoco.

Unue ni diskutu pri ŝanĝiĝoj de postulado

Kaŭze de la epidemio, ni malriĉiĝis ol antaŭe

Aperis senekscesigo en konsumado, kiu aperis antaŭe en Japanio.

La koncepto "senekscesigo" venas el la verko "Senelirejo de Renovigantoj" de Clayton Christensen, la fama specialisto pri negoco en la Negoca Instituto Havard. La epidemio kaŭzis ke la homoj ne volas ekscese konsumi.

Ekzemple nun tre populariĝas vivo minimumisma kaj prudenta.

Mia demando: Ĉu malpliiĝis via konsumado?

Jes aŭ Ne, aŭ ne ŝanĝiĝis.

En Ĉinio en januaro kaj februaro la socia konsumado malpliiĝis je 20% ol tiu de la antaŭa jaro.

Tio diras, ke plejparto de la homoj malpliigis la konsumadon.

Tio evidentiĝas en konsumado de altvaloraj produktoj.

Senekscesigo ankaŭ trafis la restoraciojn.

La homoj nun preferas aĉeti legomojn kaj viandojn en interreto kaj kuiri en hejmo.

La kutimo formiĝinta estas malfacile ŝanĝiĝa.

Tamen la ekspresa servo kaj industrio de duonpretaj produktoj akiris avantaĝojn el la ŝanĝiĝo.

La alia supereco kaŭzita de senekscesigo estas elstarigo de naciaj produktoj.

Bonkvalitaj naciaj produktoj enlande anstataŭos tiujn de fremdaj markoj

Kaj poste marŝos al internacia merkato.

Mi havas tri kaŭzojn:

1\Ĉinio havas fortan provizĉenon

2\La epidemio kaŭzis rompiĝon de provizĉeno de internaciaj markoj, kio lasis gravan fenestran tempon al ĉinaj produktoj.

3\Dank'al la epidemio multe fortiĝis la memfido de la ĉina nacio.

Ĉinaj konsumantoj ne tiel estimas markojn de Eŭropo kaj Ameriko

Nacia memfido estas grava frukto lasita de la epidemio.

En batalo kontraŭ la epidemio la ĉina nacio montras fortan persistecon kaj striktan regadon

Kaj rapide regis la disvastiĝon de la epidemio.

Tio forte skuis la antaŭan admiron pri eŭropaj kaj amerikaj produktoj

Kaj longtempe influos nian konsuman decidon.

Rilate al la propono

La epidemio akcelis tutan surretiĝon de ĉiuj servoj kaj industrioj

Aperis multaj novaj interretaj kutimoj

Ekzemple nub-laboro, nub-hospitalo, nub-aĉetado, nub-kuirado, nub-ensemblo, nub-instruado, nub-riparado, nub-disko, nub-rendevuo, nub-trakto, nub-teatro, nub-karaokeo, nub-dungado, nub-ludado, ktp

Ĉiuj agoj de la homoj realiĝis en interreto

La epidemio rapidigis transformiĝon de averaĝa mondo al ekstrema mondo

Ni troviĝas en potenc-leĝa mondo

La industrioj de normala distribuo tranformiĝas al potenc-leĝa distribuo. Tamen mi povas ekspliki per ekzemploj.

Se iu vendisto diligente laboras, ŝi povas akiri kvinoblon de la averaĝa salajro.

Tamen la interreta programestro gajnis miloble ol la paralelulo.

Tio estas la potenc-leĝa mondo, la ekstrema mondo.

La antaŭaj 10% de partoprenantoj gajnis preskaŭ totalan profiton kaj la restaj 90% gajnis nenion.

1% de partoprenantoj gajnis dekmiloble ol la ordinaruloj.

La normala distribuo estas averaĝa mondo. 80% de ordinaruloj povas akiri averaĝan salajron kun diligenteco. 10% talentuloj gajnis trioble aŭ kvinoble ol la averaĝa salajro.

La epidemio rapidigis tranformiĝon de averaĝa mondo al ekstrema mondo

Se vi interesiĝos, mi rekomendos la libron "反脆弱Neflagileco"

Kio estas potenc-leĝo?

La epidemio ankaŭ rapidigis alvenon de multflankisma epoko

La homoj preferas videojn al artikoloj

Eksplodis multflankigo de formoj.

La ununura konkurencvojo turniĝas al multaj diversecaj vojoj.

Preskaŭ ni ĉiuj povas trovi sian prioritatan vojon kun karakterizajn avantaĝojn. Ĉia ŝanĝiĝo dependas de la homo. Estas certaj du asertoj. La epidemio finfine estos venkita de la homaro. Ĉinio posedas la plej grandan nombron da altedukitaj gejunuloj. Ili havas altan kvalifikon kaj en ili videblas senlima vigleco kaj granda ebleco

Kvankam mi ne povas difini la precizan tempon de finiĝo de la epidemio

Sed se kun sufiĉe da tempo, ĉinaj gejunuloj donos pli fortan Ĉinion al la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin