Ĉeftema parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en speciala pintkonferenco inter Ĉinio kaj Afriko

(GMT+08:00) 2020-06-18 09:09:11     Redaktoro:Selena

【Venki COVID-19 kun solidaro kaj kunlaboro】

Ĉeftema parolado de Xi Jinping, prezidanto

de la Ĉina Popola Respubliko,

en la speciala pintkonferenco kontraŭepidemia sub signo de unueco

inter Ĉinio kaj Afriko

Pekino, la 17an de junio

 

Estima prezidento Cyril Ramaphosa,

Estima prezidento Macky Sall,

Estimaj ĉefoj de ŝtatoj kaj registaroj,

Estima Moussa Faki Mahamat, prezidanto de la Afrikunia Komisiono,

Estima António Guterres, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj,

Estima Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano,

En la ŝlosila momento de la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio ni kune ĉeestas tiun ĉi specialan pintkonferencon en la formo de video por diskuti pri rimedoj kontraŭ la epidemio.

La epidemio subite alvenis, kaj ĝi donis grandan baton al ĉiuj landoj kaj forprenis la vivon de kelkaj centmiloj da homoj. Ĉi tie mi petas fari funebran silenton al tiuj, kiuj mortis en la epidemio, kaj kondolencon al iliaj parencoj.

Nuntempe la epidemio ankoraŭ disvastiĝas tra la mondo. Ĉinio kaj Afriko alfrontas malfacilan taskon batali kontraŭ epidemio, stabiligi ekonomion kaj teni postvivadon. Ni devas insisti pri la popolo kaj la vivo super ĉio, fari aranĝon pri rimedoj, kaj kunlabori en unueco.

Unue, ni devas kunage batali kontraŭ la epidemio. Ĉinio plenforte plu subtenos la agadon de Afriko kontraŭ la epidemio, efektivigos la rimedojn, kiujn mi promesis en la malfermo de la Monda Konferenco pri Sano, kaj liveros al afrikaj landoj materialan helpadon, sendos medicinajn teamojn. Ĉinio antaŭtempe komencos la konstruadon de la centro por kontrolado de malsanoj en Afriko, disvolvos kune kun Afriko la "agadon de sano" kadre de la forumo pri ĉina-afrika kunlaboro, rapidigos la konstruadon de la amikeca hospitalo inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉinio promesas, ke, post kiam la esplorado pri vakcino de la nova kronviruo plenumiĝos, la vakcino estos unue liverita al afrikaj landoj.

Due, ni firme antaŭenigas la kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko. Por venki la epidemion ni nepre plifortigas nian kunlaboron en la konstruado de "Zono kaj Vojo", kaj plirapide efektivigas la atingojn akiritajn en la Pekina Pintkonferenco de la forumo pri ĉina-afrika kunlaboro.

Ĉinio esperas, ke la internacia komunumo, precipe evoluintaj landoj kaj financaj institucioj, mildigos la ŝuldon de Afriko. Ĉinio volontas, surbaze de respekto al la volo de Afriko, kun UN, MOS kaj aliaj partneroj fari kunlaboron kaj helpadon en la batalo kontraŭ la epidemio.

Trie, ni devas persisti en pratikado de plurflankismo. Unuiĝo kaj kunlaboro estas la plej forta armilo kontraŭ la epidmio. Ĉinio volas kune kun Afriko protekti tutmondan leĝosistemon kun la kerno de UN, subteni Mondan Organizon pri Sano fari pli grandan kontribuon al monda batalo kontraŭ la epidmio. Ni oponas kontraŭ politikigo de la epidemio kaj etiketigo de la viruso, oponas kontraŭ rasa diskriminacio, kaj firme defendas internacian justecon.

Kvare ni devas firme akceli amikecon inter Ĉinio kaj Afriko. La nuna mondo spertas grandan ŝanĝon, kiu neniam aperis en la lastaj cent jaroj. Antaŭ novaj ŝancoj kaj defioj Ĉinio kaj Afriko bezonas pli multe da kunlaboro ol antaŭe. Mi volas teni intimajn kontaktojn kun kolegoj, solidigi amikecon kaj konfidon, subteni unu la alian en problemoj rilataj al kernaj interesoj, kune protekti bazajn interesojn de Ĉinio, Afriko kaj evoluantaj landoj, kaj akceli altnivelan disvolvon de ĉina-afrika ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco.

Dankon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin