Ĉinio kaj Afriko streĉu unuiĝan ligilon kaj fortigu kunlaboron kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-06-18 20:01:53     Redaktoro:Xiao

Ĵaŭde en regula gazetara konferenco Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke merkrede sukcesis okazigi la Eksterordinaran Ĉina-Afrikan Pintkunvenon pri Solidareco kontraŭ la Kronvirusa Malsano. Ĉinio kaj Afriko streĉas unuiĝan ligilon kaj fortigas kunlaboron kontraŭ epidemio, kio fortigos fidon de la tuta terglobo por frue venki la epidemion kaj starigos novan modelo por la internacia kunlaboro kontraŭ la epidemio.

Merkrede vespere per videoligo okazis la pintkunveno. Ĉinio alprenis pli da agoj por helpi afrikajn landojn kontraŭ la epidmio kaj gajnis novajn fruktojn en malrapidigo de repago de afrikaj ŝuldoj kaj subteno al afrikaj landoj venki ekonomiajn malfacilojn. Sed iuj amaskomunikiloj opinias, ke Ĉinio okazigis la pintkunvenon celante pluapaŝe plivastigi sian influon en Afriko.

Pri tiu ĉi opinion Zhao diris, ke la pintkunveno okazigita de gvidantoj ĉinaj kaj afrikaj estas eksterordinara dum unuiĝo kontraŭ la epidemio. Prezidanto Xi elmetis serion da gravaj iniciatoj kaj porpledoj, deklaris plenforte subteni afrikajn landojn en la batalo, volas kun la internacia komunumo fortigi subtenon al afrikaj landoj, kies epidemio estas tre serioza kaj kies premo tre granda. Tion varme bonvenigas kaj alte taksas afrikaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin