Pekina epidemio estas regita

(GMT+08:00) 2020-06-18 20:04:34     Redaktoro:Xiao

Ĵaŭde posttagmeze en gazetara konferenco de la pekina registaro pri prevento kaj rego de la epidemio Wu Zunyou, ĉefa fakulo pri epidemiologio de ĉina centro pri prevento kaj regado de malsanoj, diris, ke la epidemio en Pekino estas jam regita. Li diris: "Mi klare sciigas vin, ke la epidemio pekina jam estas regita. Tio ne signifas neniun novan kazon en morgaŭ aŭ post morgaŭ, kaj la situacio daŭros ankoraŭ kelkan tempon, sed estos pli kaj pli malmultaj kazoj, kio similas al fenomeno en januaro kaj februaro."

Wu diris, ke ankoraŭ estas en disvastiĝa periodo la tutmonda epidemio, en Ĉinio ĉie eblas malgrandskala epidemio pro importaj kazoj, kaj la pekina estas antaŭkalkulita. Pekino en la unua tempo alprenis rimedojn minimunigis la epidemion, kaj faris mirindan kontribuon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin