Liberkomerca haveno Hainan---fenestro kaj ponto por malfermo

(GMT+08:00) 2020-06-18 15:29:37     Redaktoro:Pluveta

En la 1a de junio, Ĉinio publikigis ĝeneralan planon pri la liberkomerca haveno Hainan kun enhavo de akcelo de libereco kaj oportuneco en komerco, investo kaj translandlima fluado de kapitalo.

Por ni ĉiuj ordinaraj homoj, la enhavo povas esti simpligita kiel tri formuloj, t.e. nul-tarifo, malalta imposto kaj simpla impost-sistemo. Imagu, se vi havus negocon en Hainan, kiu staras dorse al la ununura unuigita granda merkato kun 1 400 milionoj da loĝantoj, vi eble pagus plej malaltan imposton en la mondo. En tio bonŝancoj estas evidentaj.

Senimposta sistemo ĉe deinsuliĝo

Ni kune rigardu geografian pozicion de Hainan, kiu ĝuas temperaturon de 22 ĝis 27 gradoj celsiaj dum la tuta jaro. Alivorte tie troviĝas longa somero, sed ne vintro. La plano difinas, ke la liberkomerca haveno kovras la tutan teritorion de Hainan. Hainan havas multajn turismajn riĉfontojn, inkluzive de insuletoj, kokosarbaroj, ejoj por subakviĝo... Ni kune aprecu videon faritan de mia kolego Jim. Ĝuste en decembro de la pasinta jaro, Ĉina Komunikila Grupo kaj la loka aŭtoritato de Hainan kune okazigis la 2an Hainan-insulan Internacian Film-Festivalon en la mara urbo Sanya. Se vi vojaĝos al Hainan, vi povos ĝui senimpostan aĉetadon maksimume je 100 miloj da juanoj en ĉiu jaro. Ĉu tio ne estas alloga por vi?

Malalta Imposto por Allogi Talentulojn kaj Konstrui Bonan Komercan Medion

Mi ankaŭ rekomendas laboron en Hainan. Laŭ la ĝenerala plano pri la liberkomerca haveno en Hainan, estas praktikataj pli malfermaj politikoj pri allogo kaj restigo de talentuloj. Konkrete dirite, Ĉinio donas traktadon de senviza aliro al vi, alilandanoj, kiuj volas veni al Hainan por komercado, vojaĝo, vizito al parencoj aŭ amikoj, kuraciĝo, ĉeesto ĉe foiro aŭ sporto, kaj tiel plu.

Unuaklasa ekonomikisto Zhang Yansheng el Ĉina Internacia Centro pri Ekonomia Interfluo diris, ke nun Hainan estas nova nodo, same kiel fenestro kaj ponto, altiras al si tutmondajn progresintajn talentulojn, altkvalitajn faktorojn kaj novigajn instituciojn, kio akcelas disvolviĝon de nia lando en scienco, tekniko kaj kreemaj aferoj. Cetere la ĉina ekonomio povas tiel strikte integriĝi kun la monda ekonomio pro tio.

Plej alloge estas, ke altkvalitaj kaj urĝe bezonataj talentuloj en Hainan pagos nur malpli ol 15-procentan enspezimposton.

Entreprenoj, kiuj sin registros kaj efektive funkcios en Hainan, estos impostitaj je 15% de la enspezo.

Entreprenoj starigitaj en Hainan, okupiĝantaj pri turismo, moderna servo kaj nova teknologio, estos liberaj je imposto ĉe la enspezo akirita el novaldonita alilanda rekta investo en eksterlandoj antaŭ 2025.

Bazite sur profunda integriĝo de Ĉinio al la mondo, la malferma sinteno kaj grandnombraj komercaj ŝancoj eligitaj de la plano certe allogos pli kaj pli multajn praktikemulojn al Hainan. Sekve de populariĝo de telelaboro, amikoj, ankaŭ vi povos partopreni en konstruado de Hainan.

Unuaklasa ekonomikisto Zhang Yansheng el Ĉina Internacia Centro pri Ekonomia Interfluo diris, ke la liberkomerca haveno Hainan kun ĉinaj trajtoj havas gravan signifon.

La liberkomerca haveno Hainan estas bazita sur granda lando kun 1400 milionoj da loĝantoj kaj kun tiel grandskala merkato. Hainan, same kiel malgranda malferma platformo, ekmovas la ekonomion de la lando kaj integras la landon en la mondon.

Karaj amikoj, laŭ dezajno de la plano, Ĉinio celas konstrui la sudan insulan provincon Hainan en monde influan altnivelan liberkomercan havenon antaŭ la mezo de la jarcento. Tiam ni vidos pli prosperan, civilizitan kaj loĝ-agrablan insulon. Estas plej grave, ke la konstruado daŭras je 30 jaroj, kaj ni ĉiuj havas sufiĉe da tempo por aliĝi. Nun mi devas serioze tralegi la planon por ke mi povu esti inkluzivita al la prospera estonteco. Mi estas Lucia en Pekino, ĝis la venonta fojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin