(video) Nudelo Zhajiangmian nepre venkos epidemion

(GMT+08:00) 2020-06-18 15:40:25     Redaktoro:Pluveta

En varma somero la abrupta eksplodo de la epidemio en bazaro Xinfadi trarompis la kvieton de Pekino. Xinfadi estas la plej granda pogrando bazaro por fruktoj, legomoj kaj viandoj en Pekino.

Pekino nun vizaĝas al nova defio. Chen Bei, ĝenerala vicsekretario de la pekina registaro, diris marde nokte en gazetara konferenco, ke Pekino levis sian krizokazan respondon al la nov-kronvirusa epidemio de la tria ĝis la dua nivelo. Rekomenciĝis la batalo nun.

Chen diris, ke fermita administrado rekomenciĝos en la komunumoj en Pekino, kaj ke regionoj klasifikitaj kun alta nivelo de kronvirusa risko estos komplete fermitaj kaj nur personaro povas eniri ilin. Homoj, kiuj lastatempe vizitis la bazaron Xinfadi, kaj tiuj, kiuj loĝas en regionoj kun mezaj kaj altaj riskoj, estas malpermesitaj foriri el Pekino.   

Post la portempa fermiĝo de la bazaro Xinfadi, kiu rilatis la ĵus konfirmitajn kronvirusajn kazojn de la ĉefurbo, ses aliaj grandaj pograndaj bazaroj en la urbo rapide pliigis la liveradon de legomoj. Laŭ gazetara konferenco dimanĉe, la ĝenerala liverado de agrikulturaj produktoj en Pekino restas stabila kaj orda.

Nun Ĉinio jam havas riĉajn spertojn por batali kontraŭ la epidemio. Pro la rapida reago, sufiĉa preparo kaj kunlaboro de la popolanoj ni ĉiuj kredas, ke Pekino venkos la epidemion. Kuraĝe Pekino! Kuraĝe Zhajiangmian!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin